Tinokoredoj
La Tinokoredoj, Tinokoroj aŭ semogalinagoj estas sudamerika familio de grupo de etaj gregemaj vadbirdoj kiuj adaptiĝis al herbovora dieto. Semogalinago estas proksimuma traduko de la angla vorto "Seedsnipe".
'''Thinocorus''' | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiuj birdoj ŝajnas kvazaŭ paseroj, perdrikoj aŭ koturnoj laŭ strukturo kaj bekoformo. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn flugilojn.
La ino demetas 2-3 ovojn en malprofunda trueto engrunda.
Specioj redakti
- Genro Attagis
- Ruĝventra tinokoro Attagis gayi
- Blankoventra tinokoro Attagis malouinus
- Genro Thinocorus
- Grizbrusta tinokoro Thinocorus orbignyanus
- Malgranda tinokoro Thinocorus rumicivorus