La Avoceto (Recurvirostra avosetta) estas granda vadbirdo de la familio de Rekurbostruledoj, ku enhavas avocetojn kaj himantopojn. La vorto “avoceto” taŭgus kaj por tiu ĉi specifa specio kaj por ĉiu specio de la genro Recurvirostra. Tiu ĉi specio povus esti konsiderata ankaŭ kiel Eŭrazia avoceto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avoceto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: Recurvirostra Recurvirostra
Specio: Avoceto 'Recurvirostra avosetta'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ili reproduktiĝas en mezvarma Eŭropo, Danio kaj ĉirkaŭe, Hispanio, Italio, Francio, la rivero Danubo, Grekio, Kaŭkazio kaj okcidenta kaj centra Azio ĝis norda Ĉinio. Tiu specio estas migranta kaj ĉefe vintras en Afriko -norde kaj marborde- aŭ suda Azio. Kelkaj restas por vintri en plej mildaj partoj de ties teritorio ekzemple en sudaj Hispanio, Portugalio kaj Britio. Grava vintrejo estas estuaro de rivero Taĵo ĉe Lisbono, kie estis kalkulitaj ĝis 18,000 ekzempleroj -inter triono kaj kvarono de la eŭropa loĝantaro-.

Aspekto redakti

Estas grandaj birdoj kiuj longas inter 42 kaj 45 cm kaj havas enverguron de ĝis 80 cm. Ili povas pezi inter 300 kaj 400 g. Plenkreskulo havas blankan plumaron escepte nigrajn kapon, malantaŭan kolon kaj striajn partojn en flugiloj kaj dorso, kiuj videblas kiel nigra cirklo sur ĉiu flugilo kaj krome nigra flugilbordo. Ĝi havas longan, suprenkurbitan nigran bekon kaj longajn bluecajn krurojn. Dumfluge videblas la nigraj pintaj trionoj kaj antaŭaj vertikalaj strioj de la flugiloj. Junuloj estas brunaj kie la plenkreskuloj estas nigraj kaj ties blanka plumaro estas foje grizmakulita.

Reproduktado redakti

 
Recurvirostra avosetta

Ties reprodukta medio estas neprofundaj lagoj kun mezsala akvo kaj koto ĉeborde. Okazas elegantaj parigadaj ceremonioj. Ili faras neston en malferma planko, ofte laŭ etaj grupoj, foje kun aliaj vadbirdoj. La ino demetas 3-5 ovojn en monteta truo kun iom da plantoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum malpli ol unu monato. La idoj rapide manĝas post eloviĝo; patro alportas ilin al la akvo. Post 6 semajnoj ili havas kompletan plumaron, sed restas kun la gepatroj iome.

 
Avocetoj en la Luiza Parko Mannheim (Germanio)

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj manĝas en neprofunda mezsala akvo aŭ kotaj ebenaĵoj, plej ofte balancigante iliajn bekojn el flanko al flanko por suprenirigi etajn predojn surfacen. Ili manĝas ĉefe krustulojn kaj insektojn. Dum naĝado movas la korpon antaŭen kiel kelkaj anasaj specioj.

La alvoko de la Avoceto estas laŭta klujt-klujt-klujt.

Ili vivas multe, ĝis 25 jaroj almenaŭ.

Avoceto kaj homo redakti

Tiu specio prenas esperantan, kelkajn nacilingvajn -kiel en la angla, franca, hispana- kaj sciencan nomojn de ties nigra kapo simila al tiu survestita de eŭropaj advokatoj aŭ juristoj.

Tiu specio ekstingiĝis en Britio meze de la 19a jarcento. Ties sukcesa rekoloniado en la 1940aj jaroj igis, ke ĝi estis adoptita kiel blazono de konservadisma asocio, nome Royal Society for the Protection of Birds.

La Avoceto (Recurvirostra avosetta) estas unu el la specioj protektita de internaciaj traktatoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti