La Aŭkedoj estas holarktisa kaj neotropisa familio de la ordo de Ĥaradrioformaj birdoj. Ili aspektas iom kiel pingveno pro iliaj blanka kaj nigra koloroj, la rektiĝa pozicio kaj pro kelkaj el iliaj kutimoj. Tamen ili tute ne estas parencaj al pingvenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭkedoj
Aethia psittacula
Aethia psittacula
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Leach, 1820

Urio Uria
Malgranda aŭko Alle
Aŭko Alca
Granda aŭko Pinguinus
Synthliboramphus
Cepphus
Brachyramphus
Ptychoramphus
Aethia
Rinocera Aŭko Cerorhinca
Fraterkulo Fratercula
Formortintaj genroj, vidu Sistematiko

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Auks.jpg
Aŭkedoj de malsamaj specioj

Male al pingveno aŭkoj povas flugi (krom la Granda aŭko). Ili bone naĝas kaj subakviĝas, sed ilia ir-maniero aspektas iom plumpa. Pro la mallonga enverguro aŭkoj bezonas flugeti tre rapide por flugi.

Aŭkoj vivas mare kaj nur por bredi ili terenflugas. La plejmulto de la specioj bredas sur krutaj klifoj, ofte kune kun mevoj, petreloj kaj suloj.

Sistematiko redakti

 
Longbeka urio (centre) kaj Dikbekaj aŭkoj
 
Nigra urio en somera kaj vintra plumaroj
 
Kasina aŭko
 
Papageta aŭko
 
Marmora urieto

ORDO Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo Lari

Familio Aŭkedoj Alcidae

Biodiverseco de aŭkedoj ŝajnas esti pli alta dum la plioceno (Konyukhov, 2002).

Vidu ankaŭ redakti