La Malnova urieto, Blankkola urioMalnova urio, Synthliboramphus antiquus, laŭ kio ankaŭ Antikva urieto, estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malnova urieto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Synthliboramphus
Specio: Malnova urieto S. antiquus
Gmelin 1789
Synthliboramphus antiquus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo

redakti

Ĝi reproduktiĝas ĉefe en la insuloj Aleŭtoj kaj aliaj insuloj de Alasko. La Malnova urieto migras vintre tiom suden kiom ĝis Kalifornio, kaj raraj birdoj iras internen en Usonon, alportitaj de aŭtunaj ŝtormoj. La plej rimarkinda informo pri tiu ĉi migranto de relative mallongaj distancoj en Pacifiko estis birdo trovata ĉe Lundy, Devon, printempe de 1990. Eĉ pli rimarkinde la sama birdo revenis al Britio venontajn printempojn.

Aspekto

redakti

La Malnova urieto estas eta, nigra ĉe kapo, gorĝo kaj malantaŭa kolo, grizdorsa kaj havas blankajn subajn partojn. La flava eko estas mallonga kaj fortika. La vosto estas eta kaj ronda. Somera plenkreskulo havas blankan strion en la kapo ekde supra la okulo ĝis la nuko kaj same aliflanke; tiu strio foje ne estas klare difinita kaj aspektigas la specion kvazaŭ malnova aĵo kaj de tie la nomoj en angla, Esperanto kaj aliaj lingvoj, krom la scienca nomo antiquus. Alia vidmaniero estas ke nigra strio iras de la okulo ĝis la subnuko kaj aliflanke same. Aliaj plumaraspektoj estas similaj, sed sen la kronaj strioj.

Kutimoj

redakti

Tiuj birdoj reproduktiĝas en kolonioj; la ino demetas unu aŭ du ovojn rekte inter arboradikoj aŭ en rokaj truoj. Tiuj etaj aŭkedoj estas noktulaj birdoj en la reproduktejoj, tre verŝajne por malhelpi predadon, kaj pro la sama kialo la idoj ne estas manĝigataj ĉeneste, tute male ili estas alportataj enmaren paron da tagoj post eloviĝo. La gepatroj alvokas la idojn de interna maro kaj la idoj elnaĝas al ili pli kaj pli dum nokte.

La flugmaniero de la Malnova urieto estas forta kaj rekta, kaj per rapidaj flugilfrapoj pro ties mallongaj flugiloj. Tiuj birdoj manĝas kiel aliaj aŭkedoj per subnaĝado. Ili nutras sin ĉefe el fiŝoj kaj ankaŭ el kelkaj krustuloj kaj aliaj etaj senvertebruloj.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. BirdLife International (2018). “Synthliboramphus antiquus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694896A132580015. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694896A132580015.en. Alirita 12a de Novembro 2021..