La Kalifornia urietoKsantusa urieto (Synthliboramphus hypoleucus) estas eta marbirdo kiu troviĝas ĉe la Kalifornia marfluo en la Pacifiko. Tiu eta membroi de la familio de aŭkedoj reproduktiĝas en insuloj ĉe Kalifornio kaj Meksiko. La specio ricevas la nomon Ksantusa urieto pro la hungara ornitologo John Xantus de Vesey kiu priskribis ĝin laŭ specimenoj kolektitaj ĉe Baja California. La specion minacas enmetitaj predantoj en ties propra kolonio de marbirdoj kaj pro oleoverŝado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia urieto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo: Lario Lari
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Synthliboramphus
Specio: S. hypoleucus
Synthliboramphus hypoleucus
(Xantus, 1859)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Kalifornia urieto estas tre eta birdo 24 cm longa, blankonigra (pli precize kun nigraj supraj partoj -krono el la beko tra sub la okulo ĝis la nuko kaj malantaŭa kolo, je komenco de dorso pli larĝa, dorso kaj mallonga kaj fortika vosto kaj kruroj- kaj blankaj subaj partoj -larĝa areo ĉirkaŭ la gorĝo, brusto kaj ventro-) kun tre eta kapo kaj maldika, eta kaj pintakra beko. La nigra okulo havas mallarĝan nekompletan blankan okulringon, kiu siavice havas nigran okulringon lime de la suba bordo de la nigra kapomezo. Ĝi similaspektas kun la rilata Kravera urieto, kun kiu la Kalifornia urieto kunestas la plej suda el la vivantaj specioj de aŭkoj. La nomiga subspecio Synthliboramphus hypoleucus hypoleucus havas pli da blanko ĉe vizaĝe eĉ iome ĝis antaŭ la okulo.

Ĝi reproduktiĝas en insuloj de la Kanalo de Kalifornio, kie la plej granda kolonio estas en insulo Santa Barbara, kaj ankaŭ ĉe kelkaj insuloj de Baja California, inkludante insulon Guadalupe. Post la reprodukta sezono la specio disiĝas norden al maro tiom malproksime kiom ĝis Brita Kolumbio.

Kutimaro redakti

La Kalifornia urieto nutras sin en interna maro, ofte per asocio kun grandaj pelagaj predantaj fiŝoj kiel tinuso, kaj manĝas idojn de fiŝoj kiel anĉovoj, pilĉardoj kaj rokfiŝojn. Kiel ĉiu aŭko ankaŭ tiu ĉi specio subnaĝas per flugila propulsado kaj pova flugilfrapado. Oni supozas, ke ili manĝas kooperative laŭ paroj, almenaŭ ili estas ĉiam vidataj laŭ paroj, eĉ dum la reprodukta sezono. Tiuj birdoj lerte flugas kaj povas ekflugi sen antaŭa piedkuro.

 
La idoj de la Kalifornia urieto elnestiĝas nur post du tagoj.

La Kalifornia urieto nestumas en etaj fendoj, kavernetoj kaj sub densa arbustaro en sekaj insuloj laŭ izolitaj kolonioj. Ili revenas en la kolonion nur dumnokte por eviti eventualajn predantojn. La ino demetas du ovojn kiu estos kovata dum unu monato. Kiel aliaj urietoj de la genro Synthliboramphus (kiel la Antikva urieto) la idoj estas tre frumaturaj, kaj elnestiĝas du tagojn post eloviĝo kaj elturniĝas aktive al la maro, ekde kie la gepatroj alvokas ilin. Alveninte enmaren la tuta familio elnaĝas al interna maro. Pri tiu epoko en la vivo de la specio ne multe oni scias pro evidentaj malfacilaĵoj studi ilin.

Minacoj redakti

Tiu nearktisa birdo estas konsiderata unu el la plej minacataj specioj de aŭkoj. Ili estas minacataj de oleoverŝado, ĉar granda parto de la loĝantaro vivas proksime de la aktivaj ŝipvojoj de Los Angeles. Pro la fakto, ke granda parto de la eta loĝantaro nestumas en tiom malgranda areo ununura katastrofo pri oleoverŝado aŭ simile kaŭzus gravegajn malfacilaĵojn. La tuta loĝantaro estas ĉirkaŭ 5,600 reproduktaj paroj kaj ĉiuj inter suda Kalifornio en Usono kaj Malalta Kalifornio en Meksiko. Alia minaco venas el enmetitaj specioj kiel ratoj kaj katoj; tiun minacon oni klopodas malpliigi per rearanĝado de insuloj kaj ties medio per forigado de enmetitaj predantoj. Ekzemple la loĝantaro de ratoj estis forigita de insulo Anakapo per uzado de toksaĵo (pagita de nafto-entrepreno).

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2005). Synthliboramphus hypoleucus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Minacata specio
  • Gaston, Anthony; Jones, Ian (1998). The Auks, Alcidae. Oxford University Press, ISBN 0-19-854032-9
  • Drost, C. A., and D. B. Lewis (1995). Xantus’s Murrelet (Synthliboramphus hypoleucus). In The Birds of North America, No. 164 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Eksteraj ligiloj redakti