La granda aŭko (Pinguinus impennis, eksa Alca impennis) estis birdo de la familio de Aŭkedoj, nuntempe jam ekstermita. Ĝi estis la ununura specio de la genro Pinguinus, giganta aŭko el la Atlantiko, ĝi ne povis flugi kaj survivis ĝis antaŭ ne longe, sed finfine estis ekstermita. Ĝi altis 75 centimetrojn kaj tiel estis la plej granda el la aŭkedoj. Oni ĉasis ĝin facile ĉar ne estis fluganta birdo, por nutraĵo kaj por matracoj de almenaŭ la 8-a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda aŭko
Granda aŭko de GE Lodge
Granda aŭko de GE Lodge
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Pinguinus
Bonnaterre, 1791
Specio: P. impennis
Pinguinus impennis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (c.1844)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La granda aŭko, kimre pen gwyn ("blanka kapo", kio aludas al la blankaj makuloj sur ĝia kapo), estis origine nomata pingveno. Kiam esplorantoj trovis similajn birdojn sur la suda hemisfero, ankaŭ tiuj ricevis la nomon pingveno.

Disvastiĝo redakti

 

La granda aŭko troviĝis en multaj lokoj sur insuloj oriente de Kanado, Gronlando, Islando, Norvegio, Irlando kaj Britio, sed estis ĉasata ĝis nuligo. Restaĵoj trovitaj en Florido pruvas, ke iam vintris pli sude ĝis tie kaj ĝis almenaŭ la 14a jarcento (Weigel 1958, Brodkorb 1960). La lasta paro estis mortigita je 3-a de julio 1844 sur insulo ĉe Islando.

Aspekto redakti

 
Specimeno, Natural History Museum, Londono

Ĝi lonĝis stare ĝis 75 cm kaj pezis ĉirkaŭ 5 kg (Livezey 1988). Pro tio la nefluganta Granda aŭko estis la plej granda de la aŭkedoj. Ĝi havis blankajn kaj brilnigrajn plumojn. La piedoj estis nigraj. Piedaj retoj estis brunnigraj. La beko estis nigra kun blankaj trasulkoj. Estis areo de blankaj plumoj ambaŭflanke de la kapo inter la beko kaj ĉiu okulo. Ĝi havis ruĝbrunajn okulojn. Junuloj havis mlapli elstarajn sulkojn en la beko kaj havis makulitajn blankonigrajn kolojn.

Ekologio redakti

Ĝi estis bonega naĝanto kaj uzis subakve ĝiajn flugilojn kiel naĝilojn. Male al aliaj aŭkoj la granda aŭko ne povis flugi, kaj tial ĝi estis facila kaptaĵo por homoj. Ĉefa manĝaĵo estis fiŝo, plej ofte inter 12 kaj 20 cm, sed foje eĉ ĝis la duono de la longo de la propra birdo; baze sur restaĵoj asociitaj kun ostoj de la Granda Aŭko de insulo Funk kaj ekologiaj kaj morfologiaj konsideroj, ŝajnas, ke la Brevoortia tyrannus kaj la eperlano estis iliaj favorataj predoj (Olson et al. 1979). La granda aŭko piediris malrapide kaj foje uzis siajn flugilojn por helpi sin trairi malfacilan grundon. Ili havis malmultajn naturajn predantojn, ĉefe grandajn maraj mamuloj kaj rabobirdoj, kaj malhavis timon al homoj. Neflugkapblo kaj maltimo kaŭzis sian malforton antaŭ homoj, kiuj ĉasis ilin facile por manĝo, plumoj kaj por specimenaj kolektaĵoj por muzeoj kaj privataj kolektoj.

 
Ovo, Ipswich Museum, Suffolk

La granda aŭko demetis nur unu ovon jare, kiu estis kovata sur malferma grundo, kaj la ido eloviĝis en junio. La ovoj estis helflavecaj kun malhelaj punktoj aŭ strioj plej oftaj ĉe la pinto kaj sufiĉe grandaj (110-140 x 70-84 mm).

Formorto redakti

La granda aŭko estis ĉasata industrie por manĝo (viando), ovoj kaj lanugo almenaŭ ekde la 8-a jarcento. Eĉ antaŭ ĉasado de loka loĝantaro estas konata ekde Malfrua Ŝtonepoko en Skandinavio kaj Orienta Norda Ameriko (Greenway 1967), kaj el frua 5-a jarcento ĉe Labrador (Jordan & Olson 1982) kie la birdo ŝajne venis nur kiel vaganto. Oni trovis personon entombigitan ĉe Port au Choix, Novlando, ĉirkaŭ la jaro 2000 aK, kiu ŝajnas vesti vestaĵon faritan el pli ol 200 haŭtoj de Granda Aŭko kun siaj kapoj kiel ornamaĵo (Tuck 1976).

Glaciepoko povis malpliigi la loĝantaron, sed industria ĉasado pro plumoj draste neniigis ĝin. Tiam specimenoj de Granda Aŭko kaj siaj ovoj iĝis dezirindaj kolektataj kaj ovokolekto finigis la loĝantaron de la specio.

Ĉe Stac an Armin, St Kilda, Skotio, julie de 1840, oni vidis la lastan Grandan aŭkon de la Brita Insularo, kiu estis mortigita de du loĝantoj de St Kilda. Haswell-Smith diris, ke ili faras tion ĉar pensas, ke temas pri sorĉistino.

La lasta loĝantaro vivis en insulo Geirfuglasker ("Roko de Granda aŭko") ĉe Islando. La insulo estis vulkana rokaĵo ĉirkaŭita de klifoj, kio estis neatingebla de homoj, sed en 1830 tiu roko submerĝis kaj la birdoj translokigixs al najbara insulo Eldey kiu estis atingebla el unu flanko. La lasta paro, kiu kovis ovon, estis mortigita tie la 3an de julio 1844 de Jon Brandsson kaj Sigurdr Islefsson, kvankam posta informo pri vidaĵo en 1852 ĉe Grand Banks de Novlando estis akceptita de IUCN (BirdLife International 2004).

Nune ĉirkaŭ 75 ovoj de Granda Aŭko restas en muzeokolektoj, kaj ĉirkaŭ sama kvanto de haŭtoj. Kvankam oni kolektis milojn da ostoj ekde la 19a jarcento ĉe insulo Funk ĝis epoko de Neolitiko, restas nur eta kvanto da kompletaj skeletoj (Luther 1996).

Eksteraj ligiloj redakti