La Kolomburio (Cepphus columba) estas mezgranda birdo de la familio de la Aŭkedoj kaj Endemismo ĉe la Pacifiko. Ili similaspektas kun la aliaj membroj de la genro Cepphus, ĉefe kun la Nigra urio, kiu estas iomete pli granda.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolomburio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cepphus Cepphus
Specio: Kolomburio 'Cepphus columba'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskuloj havas nigrajn korpojn kun blanka granda makulo en centro de supraj flugiloj rompita de flankocentra nigra strio, maldika malhela beko kaj ruĝaj bekinterno, kruroj kaj piedoj. La blanka flugila makulo montriĝas ankaŭ dumfluge sed la flugiloj estas pli nigraj ol tiuj de la Nigra urio. Vintre tiu ĉi specio multege ŝanĝiĝas ĉar la supraj partoj estas punktitaj helgrizaj (ĉefe ĉe krono, malantaŭa kolo, dorso kaj vosto) kaj la subaj partoj estas blankaj; la flugiloj restas nigraj kun la granda blanka makulo kaj la kruroj iom heliĝas. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj aspektas kvazaŭ vintraj plenkreskuloj. Dumfluge videblas la nigra ronda vosto kaj iom elstare la fino de la ruĝaj kruroj; subflugiloj estas blankaj kun nigraj bordoj.

Disvastiĝo redakti

La teritorio de la Kolomburio estas ĉe Norda Pacifiko el duoninsulo Kamĉatko en Siberio ĝis la marbordoj de okcidenta Norda Ameriko el Alasko ĝis Kalifornio. Post la reprodukta sezono la birdoj de Alasko migras suden al malfermaj akvoj, dum kelkaj birdoj el Kalifornio moviĝas norden al la akvo antaŭ Brita Kolumbio. Birdoj kutime revenas al siaj naskiĝkolonioj por reprodukti.

Kutimoj redakti

 
Kolomburio ĉemare
 
Ido de Kolomburio

Ili sufiĉe bonepiediras kaj havas rektan staran sintenon.

La reprodukta medio estas rokaj marbordoj, klifoj kaj insuloj plej ofte formante etajn izolitajn koloniojn. La ino demetas la ovojn (du, malkiel plej parto de aŭkedoj) en rokaj truojn proksime de la akvo, kaj ankaŭ en kavernetoj, senuzaj truoj aŭ nestaĵoj de aliaj marbirdoj kaj aliaj lokoj. Ankaŭ malkiel multaj aliaj membroj de la familio de aŭkedoj la Kolomburio estas tagaj bestoj kaj manĝigas la idojn dumtage konstante kaj pro tio kreskas ilin pli rapide ol aliaj samgrandaj aŭkoj, kiuj fiŝkaptas ĉefe dumnokte.

Por preni manĝaĵojn ili plonĝas el la surfaco kaj subnaĝas por kapti bentikajn predojn, kion atingas proksime de marbordo. Ili manĝas ĉefe fiŝojn kaj aliajn akvajn etajn animalojn, ĉefe kotidojn, sablofiŝojn (Trichodon), moruojn, erpelinojn kaj krabojn. La idoj manĝas same, sed pli da fiŝoj ol da aliaj senvertebruloj, ĉefe rokfiŝojn.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Cepphus columba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Gaston, Anthony; Jones, Ian, The Auks, Alcidae, (1998), Oxford University Press, ISBN 0-19-854032-9
  • Ewins, P. J. (1993). Pigeon Guillemot (Cepphus columba). In The Birds of North America, No. 49 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.