La Burinedoj estas familio de birdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiu enhavas du genrojn, nome Esacus kaj Burhinus kiu donas la nomon al la familio.

Burhinus grallarius - Daintree Villiage
Burhinidae range.jpg
Burhinidae range

Estas grupo de tropikaj vadbirdoj kiuj troviĝas tutmonde en ĉiu kontinento. Kelkaj specioj reproduktiĝas en mezvarmaj Eŭropo kaj Aŭstralio.

Ili estas mezgrandaj aŭ grandaj vadbirdoj kun fortaj nigraj aŭ flavaj bekoj, kamufla plumaro kaj grandaj flavaj okuloj, kiuj ŝajnigas ilin reptiliecaj.

Spite klasado kiel vadbirdoj la plej granda parto de la specioj preferas sekajn aŭ mezsekajn mediojn, dezertajn aŭ stepajn. Ili estas tre noktemaj, kio konstateblas per ties laŭta kaj muzika voĉo.

Ili manĝas ĉefe insektojn kaj alijan senvertebrulojn. Plej grandaj specioj predas ankaŭ lacertojn kaj eĉ etajn mamulojn.

Multaj specioj estas loĝantaj, sed Trielo estas somera migranto en mezvarma eŭopa parto de ties teritorio kaj vintras en Afriko.

Specioj redakti

La naŭ specioj estas:

Bildo Nomo Scienca nomo
  Trielo Burhinus oedicnemus
Ne estas bildo Senegala trielo Burhinus senegalensis
Ne estas bildo Akva trielo Burhinus vermiculatus
  Punktita trieloKaba trielo Burhinus capensis
  Dustria trielo Burhinus bistriatus
Ne estas bildo Perua trielo Burhinus superciliaris
  Aŭstralia trielo Burhinus grallarius (antaŭe B. magnirostris).
Ne estas bildo Granda trielo Esacus recurvirostris
Ne estas bildo Giganta trielo Esacus giganteus (antaŭe E. magnirostris).

Eksteraj ligiloj redakti