Centra-zambezaj mjombaroj

La centra-zambezaj mjombaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de suda Centra Afriko. Ĝi ankaŭ estas parto de la "centraj kaj orientaj mjombaroj", tutmondaj 200-regiono.

Centra-zambezaj mjombaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Landoj

Koordinatoj10° 49′ 24″ S, 27° 42′ 30″ O (mapo)-10.82319827.708358Koordinatoj: 10° 49′ 24″ S, 27° 42′ 30″ O (mapo) [+]

Areo1 184 200 km² (118 420 000 ha)

Centra-zambezaj mjombaroj (Tero)
Centra-zambezaj mjombaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Centra-zambezaj mjombaroj
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.
Mapo montrante la disvastiĝo de mjombaraj ekoregionoj en unu el la afrikaj landoj.

La dense arbarkovrataj centra-zambezaj mjombaroj estas unu el la plej grandaj ekoregionoj en la afrika kontinento kaj gastigas grandan gamon da bestospecioj inkludantaj multajn grandajn mamulojn.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras grandan areon etendante nordoriente de Angolo inkludante la sudorientan sekcion de la Demokratia Respubliko Kongo, la nordan duonon de Zambio, grandan parton de okcidenta Tanzanio, suda Burundo kaj nordo kaj okcidenta Malavio. En Kongo la ekoregiono kongruas kun la provinco de Katango. En Zambio ĝi kovras la nordan duonon de la lando ekde Lusako, inkluzive de la orientaj kaj okcidentaj "oreloj" kaj de la Kupro-Zono. En Tanzanio ĝi kovras la okcidentajn landinternajn provincojn inter Viktoria-lago, Tanganjiko kaj Malavi-lago.

La areo estas plejparte plata altebenaĵo kaj la grundoj estas malriĉaj. Ekzistas tropika klimato kun pluvsezono de novembro al marto kaj kun longa seka sezono, ĝis sep monatojn, kiu vundebligas la arbaron por fajroj. La duonarbaro estas alternata kun ĉeriveraj damboj, (herbaj malsekejoj), kiuj povas konsistigi ĝis tridek procentojn de la regiono [1].

Flaŭro redakti

La duonarbaroj enhavas multe tipan mjombaran flaŭron de altaj arboj kun arbedoj kaj herbejo sube, sed ankaŭ havas multajn aliajn plantojn kaj tipe havas pli da ĉiamverdaj arboj ol en la plej multaj mjombaroj. La klasikaj mjombaraj arboj mjombo, julbernardio kaj isoberlinio dominas la duonarbarojn. Sub la arboj troviĝas plantokovraĵo konsistante ekzemple el la herbecaj fabacoj Crotalaria kaj Indigofera.

Faŭno redakti

 
Brachystegia estas genro komune konata kiel mjombo.

La faŭno estas diversa. La herboj, arbedoj kaj arboj subtenas multajn grandajn mamulojn inkluzive de nigraj rinoceroj, afrika bubalo, elefantoj, kaj antilopoj kiel ekzemple elandoj, Hippotragus niger, Hippotragus equinus, Alcelaphus lichtensteinii, Tragelaphus spekeii. Grandaj karnomanĝuloj inkludas leonon (Panthera leo), leopardon (Panthera pardus), gepardon (Acinonyx jubatus), Crocuta crocuta, hienon (Hyaena hyaena), Lycaon pictus kaj Canis adustus. Ekzistas ankaŭ multaj primatoj en la duonarbaroj, precipe en Kongo kaj Ugando, tiuj includas Papio cynocephalus kaj ĉimpanzojn. Efektive, la fama Gombe-rivereto Nacia Parko troviĝas en tiu ekoregiono. La nuraj endemiaj mamuloj estas Graphiurus monardi, Lemniscomys roseveari, Crocidura ansellorum kaj Crocidura zimmeri.

La duonarbaroj ankaŭ gastigas multajn reptiliojn kaj birdojn. Ekzistas du endemiaj birdospecioj, ambaŭ troviĝas en la areo de la ekoregiono ene de la Demokratia Respubliko Kongo, tiuj estas Ploceus ruweti kaj Estrilda nigriloris. Ekzistas dek naŭ endemiaj reptilioj kaj dek tri endemiaj amfibioj, kaj speciale riĉa areo por tiuj estas Upemba Nacia Parko en Kongo.

Urbaj areoj kaj setlejoj redakti

Kvankam la ekoregiono inkludas grandajn areojn de sovaĝejo kaj naciaj parkoj, ekzistas ankaŭ areoj kun sufiĉe densa loĝantaro, precipe en Malavio kaj Burundo kaj dense loĝitaj urbaj areoj kiel ekzemple Lusaka en Zambio, ĉirkaŭ kiu la arbaro estis plejparte senarbarigata por agrikulturo , rikolto de brulligno, kaj lignokarboproduktado. La plej granda parto el Zambio norde de Lusaka troviĝas en tiu ekoregiono, inkluzive de la kupro-minadaj urbocentroj de Ndola, Kitwe, Ĉingola, ejo de la enorma Nĉanga-Minejoj, kaj Luanŝia, kaj la centra-provinca iama minurbo de Kabwe. En Kongo, Katango havas kupro- kaj kobaltominindustrion kaj ekzistas fervoja linio norde tra la provinco ekde la ĉefurbo Lubumbaŝo. En Tanzanio la tanganjika haveno de Kigoma estas la deirpunkto por vizito al Gombe-rivereto Nacia Parko.

Minacoj kaj konservado redakti

 
Mjombaro en Malavio.

Minacoj al la areo inkludas la rikolton de ĉiaj bestioj por manĝi ilin, ŝtelĉasadon de elefanto kaj rinocero. Fajro damaĝas tra tuta la regiono kaj kie ekzistas homa populacio, fajro estas multe pli komuna, inkluzive de la forbruligo de duonarbaro por krei agrikulturan teron aŭ por lignokarbo, ekzemple en Centra Zambio. En la urbanizitaj kupro-minadaj areoj de Zambio kaj Kongo, la arbaro estis amplekse neniigita por lignokarbo kaj terkultivado, kaj la akvovojoj estis poluitaj de la minindustrio. Kaj la interna milito en Kongo kondukis al konsiderinda damaĝo por la medio tie.

La Ekoregiono inkludas grandajn nacia-parkajn areojn, sovaĝejajn rezervejojn kaj aliajn naturprotektejojn, inkluzive de:

  • en Zambio - la granda Nacia Parko Kafue kaj la private posedata Nacia Parko Kasanka en centra Zambio, la Ĉembe-Birdorezervejo en la Kupro-Zono, Mŭero, Bangveulu-Lago kaj Nacia Parko Sumbuo en la nordo proksime de Tanganjiko.
  • en Malavio - la granda Njika Nacia Parko, Kasungu Nacia Parko,
  • en Tanzanio- Gombe-rivereto Nacia Parko

Referencoj redakti

  1. angle WWF : Central Zambezian Miombo woodlands

Bibliografio redakti

  • france Delevoy G. 1928 : La question forestière aŭ Katanga, Tome I, Notes sur la végétation forestière du Katanga, Office de Publicité. Anciens Établiss. J. Lebègue & Cie, Bruselo, 252 p.
  • france Delevoy G. 1929 : La question forestière aŭ Katanga, Tome II, Les essences forestières du Katanga, Office de Publicité. Anciens Établiss. J. Lebègue & Cie, Bruselo, 525 p.
  • france Delevoy G. 1929 : La question forestière aŭ Katanga, Tome III, Notions d'économie forestière appliquées au Katanga, Office de Publicité. Anciens Établiss. J. Lebègue & Cie, Bruselo, 300 p.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj   Angolo,   Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Tanzanio,   Zambio
AT0705 Orient-sudana savano   Centr-Afrika Respubliko,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sudano,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj   Mozambiko,   Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko   Benino,   Kameruno,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Gvineo-Bisaŭo,   Niĝerio,   Senegalo,   Sieraleono,   Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko   Centr-Afrika Respubliko,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj   Burkino,   Kameruno,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko   Burundo,   Etiopio,   Kenjo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Tanzanio,   Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano   Benino,   Burkino,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Malio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Gabono,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj redakti