Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Kigoma.

Kigoma estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Kigoma. Ĝi situas borde de lago Tanganjiko kaj estas la plej okcidenta urbo de la lando.

Kigoma
urbo • urbego
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 135 234  (2007) [+]
Geografio
Geografia situo 4° 53′ S, 29° 38′ O (mapo)-4.883333333333329.633333333333Koordinatoj: 4° 53′ S, 29° 38′ O (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kigoma (Tanzanio)
Kigoma (Tanzanio)
DEC
Kigoma
Kigoma
Situo de Kigoma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kigoma [+]
vdr

La indikoj pri ĝia loĝantaro tre varias, laŭ la difino de la urbaj limoj; laŭ la censo de 2002 la distrikto "Urba Kigoma" havis 144.852 loĝantojn, sed kelkaj el ĝiaj 13 subdistriktoj estas klasitaj kiel "mikse urbaj-kamparaj". La nombro 3.600, foje trovata, kredeble devenas de retejo fallingrain, kiu indikas ĝin kiel "loĝantaron en cirklo de 7 kilometroj".

Ĝia alto super maro estas 775 metroj (surfaca nivelo de lago Tanganjiko). Ĝiaj koordinatoj estas 4° 52′ 37″ S 29° 37′ 36″ O / 4.87694 °S, 29.62667 °O / -4.87694; 29.62667 (mapo).

Kigomo estas finstacio de la centra tanzania fervojo de Daresalamo tra Dodomao. Ĝi havas pramajn ligojn al Bujumburo en Burundo, Mpulungu en Zambio kaj Uĝiĝi. Ankoraŭ deĵoras la pramŝipo Liemba, kiu estis konstruita en 1913 en Germanio, surfundigita dum la unua mondmilito en 1916 kaj poste relevita.

Vidu ankaŭ redakti