Malfermi la ĉefan menuon
Situo de la ekoregiono.
IBRA-regiono Einasleigh Uplands.

La altaĵa savano de Einasleigh estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanoj. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Aŭstralio.

La ekoregiono kongruas kun la regiono "EIU Einasleigh Uplands" laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.

PriskriboRedakti

La ekoregiono situas en vasta altebenaĵo en landinterna Kvinslando. La altaĵoj estas areo de eroziita vulkana rokaĵo sur kaj okcidente de Aterton-Altebenaĵo en la norda sekcio de Granda Disiganta Montaro de Aŭstralio etendiĝantaj landinternen ĝis la urbo de Croydon en la sudokcidento. La altebenaĵo estas kovrita de herbejo punktita de eŭkaliptarboj kaj tratranĉita de krestoj, kanjonoj kaj lafotuneloj. La areo havas riĉan fruktodonan grundon. Naturaj fenomenoj inkludas la Grandan Bazaltan Muron de sekigita vulkana lafo kaj la lafotuneloj de Undara Vulkana Nacia Parko.

La klimato estas pli malvarmeta ol je la marbordo kun someronoktoj estantaj tiel malvarmetaj kiel 90 C komparita kun 200 je la marbordo. La somero altaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 350. Ekzistas pluvsezono inter decembro kaj marto.

Riveroj kiuj havas sian fonton en la altaĵoj inkludas Flinders-Riveron kiu fluas nordokcidente de Karpentaria Golfo kune kun Palmer-Rivero, Mitchell-Rivero kaj Gilbert-Einasleigh-Riveroj dum Burdekin-Rivero kaj Herbert-Rivero fluas sudorienten ekde la altebenaĵoj al la marbordo de Korala Maro.

Urbaj areoj inkludas Herberton kaj Croydon.

EkologioRedakti

"Einasleigh Uplands" estas la angla nomo de tiu areo laŭ la propra aŭstralia klasifiko. Tiu ĉi mencias la diferencajn ekosistemojn en la lando. La Monda Natur-Fonduso estas mapiginta la ekoregionon kiel "Einasleigh Upland Savanna". La regiono-klasifikoj estas bazitaj sur studo de la klimato, vegetaĵaro kaj tereno kaj estis komparataj kun la karaktero de najbaraj areoj. Tiu areo troviĝas landinterne de la humida kvinslanda marbordo sed ne estas tiel seka kiel la brigalovaj tropikaj herbejoj kaj la malaltaĵaj astrebla-savanoj sude, dum Kabjorka Duoninsulo en la nordo troviĝas pli malsupre kaj estas pli humida. La ekoregiono enhavas kelkajn specialigitajn vivejojn kiuj aldonas al la diverseco de la ĉeestanta faŭno ĉi tie. Tiuj inkludas lafotorentojn kaj kavernojn kiel ekzemple tiuj de Chillagoe.

FlaŭroRedakti

Tiu ŝtona altaĵa vivejo estas dominata de ferŝelo-eŭkaliptaj duonarbaroj sed ankaŭ ekzistas malsekejoj kaj arbareroj de pluvarbaro. Laftorentoj subtenas arbarerojn de densa arbaro.

FaŭnoRedakti

Tiuj duonarbaroj estas hejmo al multaj bestoj inkludante iom da marsupiuloj kiel ekzemple la antilopa makropo (Macropus antilopinus), la orienta griza kanguruo (Macropus giganteus) kaj la preskaŭ endemiaj valabioj Petrogale godmani kaj Petrogale mareeba. Estas iom da endemiaj mamuloj, reptilioj kaj insektoj en la regiono precipe en la pli dense arbarkovritaj areoj kie troviĝas granda nombro da endemiaj reptilioj.

La kavernoj kaj lafotorentoj de si mem gastigas specifan faŭnon kiel je la pli humidaj orient-direktitaj deklivoj de la altaĵoj. Riveroj kiel ekzemple la Burdekin-Rivero subtenas gravajn populaciojn de akvobirdoj same kiel faras la unikaj (por Aŭstralio) malsekejoj de Innot-Termofontoj.

Minacoj kaj konservadoRedakti

La areo estis longe uzita por brutarobienumado sed krom la multe farmita Aterton-Altaltaĵo estas maldense loĝatigitaj tiele la pejzaĝo estas bone konservita kvankam ĝi estis ŝanĝita per troa paŝtado, senveĝetarigo por agrikulturo kaj la enkonduko de enmetitaj plantoj.

Iuj areoj de fetora akacio (Acacia cambagei) en la sudoriento de la altaĵoj aparte suferis. Ekzistas kelkaj naturprotektejoj enhavantaj bonan gamon de la diferencaj tipoj de vivejoj trovitaj en la regiono, inkluzive de Undara kaj la Granda Bazalta Muro same kiel parto de Nacia Parko Bulleringa kaj la Kavernoj de Chillagoe.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti