Malfermi la ĉefan menuon

Rokaĵo

natura solidaĵo konsistanta el mineraloj
Ekvilibra roko staras en la parko Ĝardeno de Dioj ĉe Colorado Springs

En geologio rokaĵo (NPIVe petro[1]) estas pli aŭ malpli homogena unuo de la terkrusto, kiu konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkonsistaĵoj kaj krome multajn aŭ malmultajn specojn de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokaĵoj povas enhavi saman aŭ similan pecon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturon kaj teksturon) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.

Enhavo

RokoRedakti

Laŭ NPIV, roko[2] estas tre malmola tavolo de la terkrusto, dum rokaĵo estas artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj (en parko, ĝardeno ks).

 
Roko en kaverno.

Se oni konsideras la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri deveno de la rokaĵo, kaj laŭ tiu kriterio oni enklasigas plej ofte la rokojn jene:

 
Falkenstein en Saksa Svislando (septembro de 2004)

Roko estas malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo, aŭ parto el tia tavolo, elstaranta masive super la tero akvo. Laŭ sia genezo, situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj. La rokoj estas ekstremaj postenoj, ilia ekstrema karaktero dependas ne nur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj. Vegetaloj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj. Rokoj estas ne nur hejmo de vegetaloj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj. Rokoj kun vertikalaj muroj pro sia nealirebleco fariĝis objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki nature kreitajn altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu li superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).

Kelkaj lingvoj malhavas klarajn terminojn por distingi inter rokoj kaj rokaĵoj; ekz-e angle por ambaŭ povas servi «rock», kaj france, «roche»; aliflanke la germana, rusa, ĉeĥa zorge distingas la terminojn por tiuj malsamaj aferoj (germane Fels kaj Gestein, ruse скала kaj порода). En la esperanta tradicio la pli ĝeneralan nocion esprimas rokaĵo[3].

PIV francmaniere uzas la saman konfuzan terminon por la du nocioj (sub «roko»); NPIV por la signifo, kutime esprimanta per «rokaĵo», uzas vorton «petro».

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://vortaro.net/#petro Petro en reta vortaro
  2.    Roko en ReVo
  3. Ekz-e tiel en la libro de E. Dudich «Ĉu vi konas la teron?».

LiteraturoRedakti

  • Endre Dudich: Ĉu vi konas la teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto, 1983.