Ŝtona ilo
Ŝtona ilo (ŝtonilo aŭ arkeolito[1]) estas intence prilaborita ŝtono por uzado kiel instrumento. La analizo de ŝtonaj iloj estas tasko de arkeologoj kiuj studas prahistorion (paleontologio).
Ŝtonaj iloj estas indiko de specio Homo kaj konataj el la plej frua ŝtonepoko, kie ili kompreneble pli facile konserviĝis ol instrumentoj el pli pereeblaj materialoj kiel ligno, osto aŭ kornaro. Dum la daŭro de la homa evoluo la iloj kaj la teknikoj por produkti ilin fariĝis pli kaj pli kompleksaj.
Granda salto en la teknologio de ŝtonprilaborado estas la transiro de iloj prilaborataj per debatado (tekniko de paleolitiko kaj mezolitiko, ekzemple sagopintoj) al iloj ŝlifitaj (tekniko de neolitiko).
La ĉefaj ŝtonaj iloj en la diversaj prahistoriaj epokoj estas:
- Olduvejeno — ĉopero (arkeologio)j
- Aŝelejeno — pugnokojnoj
- Meza paleolitiko — iloj en levaloiza tekniko
- Malfrua paleolitiko — „klingo-tekniko“
- Neolitiko — ŝlifitaj klingoj
Notoj
redakti- ↑ Laŭ Francisko Azorín arkeolito estas Ŝtonilo maldelikate prilaborita de prahomoj. Ĉi tiuj ŝtoniloj k. prilaboritaj ostoj karakterizas la periodon arkeolitan aŭ paleolitan laŭ pli ofta alnomo, kies erodivido estas: preĉelensa, ĉelensa, aĉlensa, mustera, aŭrigna, solutra, magdalena k. azila. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20. Li mem markas la etimologion el la antikva greka arkaios + lithos (antikva ŝtono) kaj aldonas ke temas pri vorto elpensita de Verworn.