Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko

La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle Conservation International), kiu ampleksas zonon de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj laŭlonge de la marbordo de Okcidentafriko, irante ekde Sieraleono kaj Gvineo okcidente ĝis Sanago en Kameruno, oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap), regiono de savanoj kaj sekaj arbaroj en Togolando kaj Benino, disigas la gvineajn arbarojn en la supra-gvineajn arbarojn de la malsupra-gvineaj arbaroj.

Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko
ekoregiono
bioregiono [+]

Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Tero)
Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Tero)
Situo de la ekoregiono de la gvinea biodiverseco-riĉaĵejo
vdr

La supra-gvineaj arbaroj etendiĝas ekde Sieraleono kaj Gvineo en la okcidento tra Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao ĝis Togo en la oriento. La malsupra-gvineaj arbaroj etendiĝas orienten ekde Benino tra Niĝerio kaj Kameruno. La malsupra-gvineaj arbaroj ankaŭ etendiĝas suden preter Sanago, la suda limo de la riĉaĵejo, en suda Kameruno, Gvineo Ekvatora, Gabono, Kongo Brazavila, Kabindo, kaj Kongo Kinŝasa.

Ekoregionoj redakti

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la supra-gvineajn kaj la malsupra-gvineajn arbarojn en plurajn ekoregionojn :

La supra-gvineaj arbaroj, kiuj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono gvineaj humidaj arbaroj konsistante el tri unuopaj ekoregionoj :

La malsupra-gvineaj arbaroj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti