La Kenrika sturno (Poeoptera kenricki) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj malgranda genro Poeoptera kiu enhavas afrikajn speciojn. Tiu ĉi loĝas en malgranda montara teritorio de centra Kenjo kaj nordorienta kaj orienta Tanzanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kenrika sturno
Kenrika sturno
Kenrika sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Poeoptera
Specio: 'P. kenricki'
Poeoptera kenricki
(Shelley, 1894)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas sufiĉe nigreca iom pli hela kape kaj malhela ĉe flugiloj (kun iomete da malhelbruna nuanco) kaj vosto. La irisoj estas rimarkinde flavaj. Ankaŭ beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Tiu afrotropisa specio povus formi superspecion kun la Stulmana sturno, P. stuhlmanni, kaj ili estis konsiderataj eĉ samspecifiaj. La birdoj el Kenjo estis priskribitaj kiel raso bensoni, supozeble pli grandaj ol tiuj de Tanzanio; koincidas en mezuroj kaj la agnosko de geografiaj rasoj estas konsiderata sengarantia. Ĝi estas pro tio konsiderata kiel monotipa.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti