Placo Tian An Men

La placo Tian An Men (ĉine 天安门广场, pinjine: Tiān'ānmén Guǎngchǎng, “Pordego de Ĉiela Paco”) estas fama, vasta placo de la ĉina ĉefurbo Pekino. La placo tiel nomiĝas pro la pordego Tian An Men, enirejo al la imperiestra palaco, kiu situas apud la placo. Tiu ĉi artikolo temas pri la placo. Sur la placo okazis gravaj eventoj politikaj, ĉar ĝi estas placo proksimuma al la sidejo de ĉina registaro.

La placo Tian An Men en Pekino.

PriskriboRedakti

Dum dinastio Ming kaj Qing, Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruiĝis pordego Cheng Tian Men (ĉine 承天門) tie, kaj en 1651 (la 8-a jaro de la erao de la imperiestro Shunzhi) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulptitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per orumitaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Pordo de Ĉinio.

Antaŭ pordo Tian An Men fluas la rivero Jinshui (ĉine 金水河), super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka marmoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj.

Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, danke al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400.000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.

Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37,94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de prezidanto Mao Zedong. Oriente de la placo estas la Muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio. Okcidente estas la Popola Halo. Ambaŭ modernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.

HistorioRedakti

 
Mao Zedong kaj la ruĝaj gardistoj en la placo Tian An Men (Oktobro 1966).

Dum la Kultura Revolucio, je la 18-a de aŭgusto 1966, nome la Ruĝa Aŭgusto de Pekino, pli ol unu miliono da ruĝaj gardistoj el la tuta lando kunsidis en la placo Tian An Men kaj ties ĉirkaŭoj por persona kunveno kun prezidento Mao Zedong.[1] Mao persone miksiĝis kun la ruĝaj gardistoj kaj apogis iliajn intencojn, surmetante li mem brak-bendon de la ruĝaj gardistoj.[2] Ankaŭ Lin Biao okupis la centron de la scenejo en la mitingo de la 18-a de aŭgusto, denuncis ĉiujn tipojn de malamikoj perceptitaj en la ĉina socio kiuj estis malhelpantaj la "progreson de la revolucio".[2]

Je la 4-a de junio 1989, post semajnoj da studentaj manifestacioj, la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la placon helpe de ĉaroj, terurigante kaj mortigante: oni kalkulas ĉirkaŭ 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo.

Komence de la jaro 2001, grupo da kvin membroj de la sekto Falun Gong bruligis sin meze de la placo, supozeble por protesti kontraŭ la ĉina reĝimo.

NotojRedakti

  1. MacFarquhar kaj Schoenhals, 2006, p. 106-07.
  2. 2,0 2,1 Wang, Nianyi. Period of Great Turmoil: China between 1949–1989, p. 66

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti