2 Palaso

asteroido
(Alidirektita el 2 Pallas)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri asteroido 2 Palaso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pallas.


Palaso, oficiale 2 Pallas, estas la tria plej granda asteroido en la asteroida zono (averaĝa diametro de 524 km) kaj la dua kiun oni malkovris.

2 Palaso ⚴
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Aliaj nomoj A802 FA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Atena, Pallada vd
Malkovro
Malkovrinto Heinrich Olbers
Dato de malkovro 28-a de marto 1802 vd
Loko de malkovro Bremeno vd
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,717×106 km
318,997 Gm (2,132 AU) vd
509,813 Gm (3,408 AU) vd
Discentreco 0,231
Meza anomaliangulo 40,598° vd
Klinangulo 34,926° vd
Periodo 1 685,927 t
Longitudo de
suprenira nodo
172,919° vd
Argum. de periapsido 310,873° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 512 km vd
Maso
- Denso
2,060×1020
4 200
Rotacia periodo 7,8132 h
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~164 K
Albedo
Geometria albedo
0,1587
0,101 vd
Observaj ecoj
Spektroklaso B-tipa asteroido vd
Absoluta magnitudo 4,12 vd
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris la 28-an de marto 1802 Heinrich Olbers, kiam li provis retrovi la preskaŭplanedon Cereso helpe de prognozoj faritaj de Carl Friedrich Gauss. Olbers malkovris ankaŭ 4 Vesta.

Historio de la malkovro redakti

En 1801, la astronomo Giuseppe Piazzi ekvidis ion, kiu aspektis kiel kometo. Iom poste, li anoncis la malkovron de objekto, kies movo estis tro malrapida kaj unuforma por esti tiu de kometo. Li sugestis, ke temis pri novtipa objekto. Tiu objekto malaperis malantaŭ la Suno. Retrovis ĝin kelkajn monatojn poste barono Franz Xaver von Zach kaj Heinrich Olbers, danke al kalkulo farita de Gauss. Tiun objekton oni nomis Cereso (aŭ 1 Ceres); ĝi estis la unua malkovrita asteroido.

Iom poste, Olbert, provante lokalizi Cereson, rimarkis alian objekton proksime. Estis Palaso, kiu hazarde pasis apud Cereso.

Oni atendis la malkovron de unu nova planedo inter Marso kaj Jupitero, sed ne de du.

En 1947, la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, studante asteroidajn movojn, malkovris, ke ĉi tiuj estas klaseblaj en diversaj grupoj kaj malkovris tri asteroidojn samgrupajn kiel Palaso; li nomis tiujn: la Palasa familio. De 1994, pli ol dek anoj de tiu familio estis malkovritaj, kaj en 2002, la ekzisto de tiu familio estis konfirmita per la spektro de ties anoj.

Nomo redakti

Pallas estis nomita laŭ la greka diino Pallas Atena[1] diino de saĝo, scienco kaj artoj.

Ecoj redakti

Orbitaj ecoj redakti

 
Orbito de la asteroido

Aliaj ecoj redakti

 
Komparaj grando de la 10 unuaj objektoj de ĉefa zono, antaŭ la Luno. 2 Palaso estas la 2-a el maldekstre.

La mason oni kalkulis je 1,21 × 10−10 sunmasoj aŭ 2,41 × 1020 kilogramoj.

Pere de observado de steleklipsoj[3] estas deduktebla la grandeco: la formo de Pallas sekve de tio estas triaksa elipsoido kun aksolongecoj de 574 ± 10 km, 526 ± 3 km kaj 501 ± 2 km. Bone konforme kun tio, el observadoj de la Infraruĝa Astronomia Satelito (infrared astronomical satellite) oni deduktis averaĝan diametron de 523 ± 20 km. Tiel Pallas estas, krom Cereso, la plej granda astro de la klasika asteroida zono, sed ĝin superas laŭ maso kaj Cereso kaj 4 Vesta.

Ĝia surfaco, kies averaĝa albedo estas 0,159, konsistas el silikato, malriĉa je fero kaj akvo (tiatipaj mineraloj inkludas olivinon kaj piroksenon) kaj ĝia spektro similas tiun de karbon-kondraj meteoroidoj.

Notindaĵo redakti

La ĥemia elemento Paladio, kiun oni malkovris en 1803 estis tiel nomata refere al la malkovro de Palaso, unu jaron antaŭe.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Atena, en mitologio, estis kromnomita Palaso ĉar ŝi mortigis la giganton Pallas, en epopeo Gigantomakio. En alia mito, male, Pallas estis amikino de Atena, kiun tiu-ĉi mortigis akcidente
  2. En astronomio, oni uzas la julian jaron, kies daŭro estas ekzakte 365,25 tagoj
  3. Anglalingva artikolo: http://adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-bib_query?bibcode=1990AJ.....99.1636D

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
Cereso2 Palaso3 Junono