Heinrich Olbers

germana kuracisto kaj astronomo

Heinrich Wilhelm Matthias Olbers estis germana kuracisto kaj astronomo, naskiĝis la 11-an de oktobro 1758 en Arbergen apud Bremeno kaj mortis la 2-an de marto 1840 en Bremeno.

Heinrich Olbers
(1758-1840)
germana kuracisto kaj astronomo
germana kuracisto kaj astronomo
Persona informo
Heinrich Wilhelm Matthias Olbers
Naskiĝo 11-a de Oktobro 1758
en Arbergen, apud Bremeno, Sankta Romia Imperio
Morto 2-a de Marto 1840
en Bremeno, Germana Imperio
Tombo Bremeno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Bremeno vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Johann Georg Olbers vd
Gefratoj Theodor Olbers vd
Infanoj Dorothea Focke • Georg Heinrich Olbers vd
Profesio
Okupo fizikistoastronomokuracistopolitikisto vd
Laborkampo astronomio vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj paradokso de Olbers vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dekjaraĝe, la observo de Granda Kometo[1] de 1769 fascinis lin.

Li studis medicinon en Göttingen kaj ricevis sian diplomon en 1780.

Astronomio redakti

Kuracisto dumtage, li observis la ĉielon nokte, ĉar li bezonis nur po kvar horojn da dormo.

En 1779 li ektrovis metodon por kalkuli la orbiton de kometo (kiun li observis tra fenestro, nokte flegante malsanulon). Li publikigis en 1797 Abhandlung über die leichteste und bequemste Methode, die Bahn eines Cometen zu berechnen (Memuaro pri la plej facila kaj oportuna metodo por kalkuli kometan orbiton).

Je la 28-a de marto 1802 li malkovris la asteroidon Pallas kaj nomis ĝin. Je la 29-a de marto 1807, li malkovris Vesta (Gauss nomos), kaj je la 6-a de marto 1815 li malkovris la periodan kometon poste nomitan 13P/Olbers

En 1823, li priskribis la astronomian paradokson[2], kiun oni nomis Paradokso de Olbers. Ĝi montras, ke en senfina, eterna, homogena universo la nokta ĉielo devus esti luma kiel la Suno.

Honoroj redakti

Honore al Olbers, oni donis lian nomon al:

Referencoj kaj rimarkigoj redakti

  1. kometo Messier 1769
  2. kvankam ĝin jam konis Kepler en 1610, kaj Halley kaj de Chéseaux en la 18-a jarcento
  3. (2003) (1002) Olbersia. In: Dictionary of Minor Planet Names. Springer. doi:10.1007/978-3-540-29925-7_1003.