Meteorfluo estas astronomia fenomeno ekestanta kiam Tero sur sia orbito krucigas zonon de meteoroidoj. Ĝi konsistas de meteoroj ŝajne elflugataj el unu punkto sur firmamento, la radianto. Se meteoroidoj havas saman devenan objekton (plejparte kometon aŭ neaktivan kometon) tial iliaj orbitoj pli malpli samas kaj en atmosferon de la Tero enflugadas paralele. Ĝuste tial danke al perspektivo por surtera observanto ŝajnas meteoroj elflugi de la radianto. Tio similas al reloj, kiu estas paralelaj sed ŝajnas ke ili konverĝas en distanco.

Meteorfluo de Perseidoj (2005)

Kometo dum sia ĉirkaŭirado de Suno perdas sian materialon, gason kaj polvon. Gaso estas malpeza kaj facile eskapas. Polvo estas pli peza kaj restadas sur kvazaŭ sama orbito. Post kelkaj ĉirkaŭiroj polvo devenanta de kometo kreas zonon, similan al toroido, ĉirkaŭ Suno kopiante orbiton de la patra kometo. Sed orbitoj de tiuj meteoroidoj ne estas tute samaj kaj facile ŝanĝiĝas. Tial toroido pligrandiĝas kaj maldensiĝas. Kiam toroido krucigas orbiton de Tero, tiuj meteoroidoj enflugas ĝian atmosferon. Temas plejparte pri polvaj eroj sed flugataj superrapide (10 - 72 Km/s). Frotado kun aero rapide plialtigas temperaturon kaj meteoroido elvaporiĝas. Tion videblas kiel meteoroj.

Devena objekto ne devas esti kometo. Konataj estas ankaŭ fluoj devenataj de asteroidoj kaj jam neaktivaj kometoj. Meteoroidoj de asteroidoj povas esti signife grandaj kaj solidaj kaj povas travivi flugon tra atmosfero. Se ili eĉ falus sur Teron kaj restus kiel ŝtono, ĝi nomiĝas meteorito (meteorŝtono).

Meteorpluvo redakti

Meteorpluvo estas tre densa meteorfluo. Dum meteorpluvo eblas vidi milojn (eĉ centmilojn) da meteoroj dum horo. Kutime meterpluvo estas rezulto de densa agrego de kometa polvo lozigita dum ĝia reveno al Suno. Homoj sciis pri meteoroj longe sed ega meteorpluvo instigis ilin pli precize esplorigi meteorojn kaj meteorfluojn..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti