Ĝemelidoj
La ĝemelidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 7-a ĝis la 17-a de decembro, kun maksimumo atingita je la 14-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Ĝemeloj, en regiono kiu proksimas la stelon Kastoro.
Ĝemelidoj | |
Dato de malkovro | 1862 |
---|---|
Patra korpo | 3200 Faetono |
Radianto | |
Konstelacio | Ĝemeloj |
Rektascensio | 07h 28m |
Deklinacio | 32° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 7-a ĝis 17-a de decembro |
Maksimumo | 14-a de decembro |
Rapido | 35 km/s |
Zenita hora ofteco | 75 |
Listo de meteorfluoj | |
Ili estas kaŭzitaj de la objekto 3200 Faetono, malgranda, ne tre hela apolona asteroido, kun tre discentra orbito. Tio igus la Ĝemelidojn, kune kun la Kvadrantidoj, la nuraj gravaj meteorpluvoj ne devenantaj de kometo. La meteoroj de tiu ĉi pluvego estas malrapide moviĝantaj, povas esti viditaj en decembro kun plej alta intenseco en la mateno de la 14-a de decembro. La meteorfluo estas tre aktiva: Lastatempaj pluvegoj vidigis 120-160 meteorojn po horo sub optimumaj kondiĉoj, ĝenerale ĉirkaŭ de la dua ĝis tria horo laŭ loka tempo. Ĝemelidoj unue estis observitaj en 1862, multe pli lastatempe ol aliaj pluvegoj kiel la Perseidoj (36 p.K.) kaj Leonidoj (902 p.K.).
Surbaze de datumoj de la esplormisio Parker Sun Probe, studo de 2023 proponis ke la Ĝemelidoj eble estis formitaj pro la katastrofa disrompo de kometo kiu krom Faetonon formis la asteroidojn 2005 UD kaj 1999 YC.
Fontoj
redakti- Teksto baze de la enkonduko de la anglalingva koncerna artikolo, ampleksigita je la stato de 14-a de novembro 2023 - referencojn, kiuj ĉiukaze estas anglalingvaj, vidu tie.