La kvadrantidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 1-a ĝis la 6-a de januaro, kun maksimumo atingita je la 3-a tago de tiu monato. Ĝia radianto situas en la konstelacio de la Bovisto, en regiono kiu jam estis okupita de la estinta konstelacio Quadrans Muralis. Je la tago de la maksimumo povas fali ĝis pli ol cento da meteoroj ĉiuhore.

Kvadrantidoj

Foto de kvadrantido je la krepusko
Dato de malkovro 1820-aj jaroj
Patra korpo (196256) 2003 EH1
Radianto
Konstelacio Bovisto
Rektascensio 15h 28m
Deklinacio 50°
Ecoj
Aktiva dum 1-a ĝis 6-a de januaro
Maksimumo 3-a de januaro
Rapido 41 km/s
Zenita hora ofteco 120
Listo de meteorfluoj
vdr

Fonto redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Quadrantids en la anglalingva vikipedio.