Bovisto (konstelacio)
La Bovisto (latine Bootes, Arctophylax) estas konstelacio en la norda duonsfero de la tera ĉielo.
Bovisto | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Bootes aŭ Arctophylax (genitiva Bootis, Bootae aŭ Arctophylacis) |
Mallongigo | Boo |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Drako • Granda Ursino • Ĉashundoj • Berenica Hararo • Virgo • Serpento • Norda Krono • Herkulo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 13h 30m 0s ... 15h 45m 0s |
Deklinacio | 8° 0' 0" ... 55° 30' 0" |
Areo | 907 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 13 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 3 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | -0,04 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -82° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -35° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Junio |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Ĝi situas inter la Norda Krono kaj la Berenica Hararo. La bovisto tenas falĉileton aŭ kondukŝnurojn de la Ĉashundoj en sia maldekstra mano. Li rigardas la Grandan Ursinon. Iuj opinias, ke li zorgas pri ĝi. Sube kuŝas la Virgulino, verŝajne patrino de Philomelos, ĉar oni diras ke tiu konstelacio reprezentas Demetran.
Mitologio
redaktiLaŭ la helena mitologio, Demetra kaj Jasion amoris ekstere en senkultivejo dum la geedziĝfesto de Kadmo kaj Harmonio. Sekve Demeter naskis Philomelos-on.
Plenkreskinte, li inventis plugilon tiratan de du eksvirbovoj. Kompreneble tiu plaĉis al Demetra, kiu estas la diino de agrikulturo. Ŝi petis de Zeŭso, ke Philomelos staru por ĉiam en la ĉielo.
Tiu konstelacio iĝis la Bovisto.
Ĉefaj steloj
redakti- Arkturo (α Boo) estas ruĝa giganta stelo kun videbla magnitudo 0: ĝi estas la kvara plej hela stelo en la nokta ĉielo. Kun la steloj Alfo Virgulina (α Vir) kaj Beta Leona (Beta Leo), ĝi konsistigas stelaron konatan kiel la printempa triangulo.
- Epsilono Bovista (ε Boo) estas la tria plej hela stelo en la konstelacio; ĝi havas videblan magnitudon 2,7. Ĝi estas duopa stelo, kies kunulo havas magnitudon 5,12.
- Eto Bovista (η Boo) estas flava subgiganta stelo kun magnitudo 2,68, malproksima 37 lumjarojn.
- Gamo Bovista (γ Boo) estas flava kaj varianta giganta stelo kun averaĝa magnitudo 3,04, malproksima 85 lumjarojn.
- Delto Bovista (δ Boo) estas flava giganta stelo kun magnitudo 3,46, malproksima 117 lumjarojn.
- Taŭo Bovista (τ Boo) estas duopa stelo, ĉe kies ĉefastro oni en 1996 malkovris planedaron.