Ĉashundoj (konstelacio)
konstelacio en norda ĉiela hemisfero
Ĉashundoj estas konstelacio de la tera ĉielo.
Ĉashundoj | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Canes Venatici (genitiva Canum Venaticorum) |
Mallongigo | CVn |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Granda Ursino • Bovisto • Berenica Hararo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 12h 0m 0s ... 14h 2m 0s |
Deklinacio | 28° 30' 0" ... 53° 0' 0" |
Areo | 465 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 38 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,90 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -62° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -37° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Majo |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Johannes Hevelius |
Jaro de unua priskribo | 1690 |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | Firmamentum Sobiescianum |
Postaj ŝanĝoj | |
Steloj
redakti- Cor Caroli estas la alfa stelo de la konstelacio, en la hundo Asterion. La nomo Cor Caroli referencas al la koro de Karolo la dua de Anglujo, kiu mortis en 1685.
Mitologio
redaktiLaŭ la helena mitologio Demeter kaj Jasion amoris ekstere en senkultivejo dum la geedziĝfesto de Kadmo kaj Harmonio. Sekve Demeter naskis Philomelos-on. Plenkreskula, li inventis plugilon tiratan de du eksvirbovoj. Kompreneble tiu plaĉis al Demeter, kiu estas la diino de agrikulturo. Ŝi petis de Zeŭso, ke Philomelos staru por ĉiam en la ĉielo. Kaj nuntempe li nomiĝas la Bovisto En la mano li tenas du ĉashundojn per konduk-ŝnuroj.
Antaŭ 1687, la Ĉashundoj estis parto de la konstelacio de la Bovisto. Sed la pola astronomo Hevelius kreis aparte la nomon de tiu konstelacio, kaj nomis Asteriono kaj Chara la du hundojn.