Deklinacio (astronomio)

astronomia koordinato

Deklinacio estas unu el la du anguloj uzataj en astronomio kiel koordinato por indiki pozicion de astro. Ĝi estas mezurata norden laŭ la ĉielekvatoro inter la printempa ekvinoksa punkto kaj la latitudo de la astro,kaj respondas al la projekcio de la latitudo de la tero al (imaga) ĉielosfero. La deklinacio indikas do la angulodistancon de iu astro de la ĉielekvatoro. Valoroj norde de la ekvatoro estas pozitivaj, valoroj sude de ĝi negativaj. Kiel simbolo oni uzas astronomie la literon δ.

Prezento de la deklinacio sur sferosurfaco

La deklinacio dependegas de la astronomia altitudo, sed dependas nek de la observoloko, nek de la observomomento. Ĉe norda poluso la deklinacio egalas la maksimuman altitudon.


Vidu ankaŭ redakti