Malfermi la ĉefan menuon

Tiesto (helene Θυέστης , latine Thyestes) estis en la helena mitologio filo de la elida reĝo Pelopso kaj lia edzino Hipodamio. Li estis mikena reĝo.

Lia nomo estas neapartigeble ligita kun nomo de sia frato Atreo. Agoj de tiu ĉi duopo estas simbolo de teruraj kruelaĵoj, pro kiuj kaj la homa fantazio kaj prudento restas senagaj. Por kompleteco oni devas sciigi, ke ilia avo estis Tantalo, kiu sian filon Pelopson mortigis, porciigis kaj prezentis al dioj por festeno nur pro tio, ke li volis konvinkiĝi, ke ili vere estas ĉiosciaj, kiel oni asertas. Ili estis, kaj Tantalo troviĝis en Tartaro kaj ĝis fino de ĉiuj tempoj tie travivas torturon.

La unuan krimon faris Tiesto kune kun sia frato Atreo eĉ pro instigo de ilia patrino Hipodamio. Ili nome mortigis sian duonfraton Ĥrisipon, kies patrino estis amantino de la reĝo Pelopso, nimfo Aksioĥo. La kaŭzo estis venĝo pro la patra kokro kaj ankaŭ forigo de ebla adepto pri la reĝa trono. Sed pri tiu ĉi faro oni rakontas ankaŭ aliajn versiojn, nome ke ambaŭ fratoj rifuzis planojn de sia patrino kaj ŝi mem poste murdis Ĥrisipon, kaj sian faron volis imputi al la teba reĝo Laio. Oni eĉ ne ekskludas eblon de ĥrisipa memmortigo pro tio, ke li estis de la reĝo Lajo rabakirita kaj fariĝis lia amanto. Estu kiel ajn, ambaŭ fratoj poste fuĝis pro kolero de sia patro el Eliso kaj trovis rifuzejon en Mikeno.

Tie reĝis Eŭristeo, famkonata prefere pro tio, ke al li servis la plej fama heroo Heraklo. Tiutempe Eŭristeo jam persekutis herakleajn posteulojn. Sed dum tiu ĉi militiro li estis venkita kaj mortigita per mano de Alkmeno, Herakla patrino. Eŭristeo ne postlasis tronheredonton, do Mikenanoj elektis sian reĝon Atreon.

Helpis al li, ke li en siaj gregoj malkovris viŝafidon kun la ora ŝaffelo. Tiun inside metis tien helpe de Pajno diino Artemiso, al kiu Atreo iam promesis oferi la plej bonan el siaj gregoj. Tio estu provo, ĉu Atreo oferos la tutan gregon. Li farfis tion duone. Viandon de la ŝafido li oferis kaj la oran felon tenis al si mem, ĉar orakolo fiksis, ke posedanto de la ŝafido regos en Mikeno.

Tiesto pri ŝafidledo eksciis el frata fanfaronado. Ruze eltrovis atrean novedzinon Eropon, kiu ekamis lin. Pro ŝafidledo li estis bonvola proksimiĝi al ŝi kaj kune kun ŝi la ŝafidfelon ŝtelis. Kiam Atreo publike aspiris pri mikena trono, sciigis sian rajton de unuenaskita kaj akcentis sian posedon de ŝafidfelo. Tjesto ruze lasis lin proklami, ke tronheredonto estos posedanto de la ŝafido. Tuj poste li gvidis ĉiujn en sian domon kaj ŝafidon montris al ili kaj sekve de tio li estis deklarita jure valida reĝo.

Ĉion ĉi atente sekvis la plej alta dio Zeŭso, favolranta al Atreo kaj sendis al li dion Hermeson kun sufloro: „Demandu Tieston ĉu li rezignos sian pretendon pri la trono, se la suno iros sur la firmamento dorsdirekte. Tiesto trankvile konsentis. Post tio Zeŭso kaj diino de kverelo Eriso aranĝis, ke dio de la suno Helioso retroturnis la sunĉaron, retroturniĝis ankaŭ steloj kaj tiuvespere la suno subiris ortiente. Tio turniĝis kontraŭ Tiesto kaj mikenanoj proskribis lin.

Tiesto prenis kun si filon de Atreo Plistenon kaj edukis lin en malamo al sia patro. Kiam la knabo adoleskis, Tiesto sendis lin en Mikenon, por ke li murdu Atreon. Sed okazis la malo. Atreo mortigis la junulon, en kiu nur poste ekkonis sian propran filon. Tio eksplodigis pluajn sangajn historiojn.

Atreo logis Tieston en Mikenon, promesis al li amnestion kaj duonon de la reĝolando. Tiesto tiun inviton akceptis kaj ĉeestis solenan bonvenigan festenon. Kiam la festeno preskaŭ finiĝis rememoris Tiesto siajn filojn kaj petis, ke oni venigu ilin. Atreo alvokis servistojn kaj tiuj alportis grandajn pladojn kaj sur ili sangajn kapojn, brakojn kaj krurojn de tiestaj filoj Tantalo kaj Pleisteno. Tiesto de teruro mutiĝis kaj poste petis pri eldono de la kadavroj por sepulti ilin. Sed oni sciigis al li, ke li mem ĝuste bonguste manĝis ilin.

Tiun ĉi teruran krimon devis dioj puni kaj helpis al Tiesto fuĝi. Poste sur Mikenon sendis malprodukton, kiu daŭru ĝis reveno de Tiesto. Atreo serĉigis la fraton, sed trovis nur lian lastan filon Egiston, kies patrino estis tiesta propra filino Pelopio, perfortita de viro, pri kiu ŝi ne sciis, kiu li estas. Atreo venigis Egiston en Mikenon kaj edukis lin kvazaŭ propran filon kune kun siaj filoj Agamemno kaj Menelao. Kaj ĝuste tiuj du Tieston elserĉis kaj venigis en Mikenon. Atreo ĵetis la fraton en karceron kaj al Egisto ordonis, ke li mortigu lin. Sed kiam Tiesto en punĉambro ekvidis la junulon, tuj ekkonis sian filon kaj sufiĉis nur kelkaj vortoj por pritrakto de venĝo. Egisto reveniĝinte al la reĝo raportis plenumon de la tasko. Atreo poste preparis sur marbordo oferan fajron, sed Egisto trapikis lin per la sama glavo, per kiu li estis mortigonta sian patron.

Sur mikenan tronon poste eksidis Tiesto kaj regis per "peza mano" kune nun sia filo Egisto. Sed tiu regado ne daŭris longe. Atrea filo Agamemno, kiu kun sia frato Menelao post morto de sia patro fuĝis ĝis Sparto, al reĝo Tindareo. Reveninte anoncis sin ĉe Tiesto kiel eksterlandano. Sed kiam li eniris en la reĝan salonon, nudigis glavon kaj per unu hako la reĝon molrtigis. Poste fuĝigis ankaŭ Egiston kaj proklamis sin mikena reĝo.

La fratoj Tiesto kaj Atreo verŝajne posedas unuecon en perfido kaj insidmurdoj en bataloj pri trono, sed certe oni trovos en historio multe da iliaj sekvantoj.

Arta prezentadoRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thyestés en la ĉeĥa Vikipedio.