Tindaro

(Alidirektita el Tindareo)

En la helena mitologio,Tindaro, (greke: Τυνδάρεως :

Tindaro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Sparto
Okupo monarko
Patro Ebalo
Patrino Gorgofono
Gefratoj Afareo • Ikario de Sparto • Leŭkipo
Edzo/Edzino Leda
Infanoj Castor • Klitemnestro • Phoebe • Timandro • Phylonoe
vdr

Tundáreôs) estas legenda reĝo de Sparto, filo de Ebalo (aŭ, laŭ aliaj rakontoj tiu, de Periereso) kaj Gorgofona.

Li estis senigita de la trono de sia patro far de sia frato Hipokoonto kaj fuĝis en Etolion. Tie, li edziĝis kun Leda. Dank'al la helpo de Heraklo, kiu mortigis Hipokoon, li reiĝis reĝo de Sparto.

Li estis patro (aŭ adopta patro[1]) de Helena, Klitemnestro, Kastoro, Polukso, Fojbo, Timandro, kaj Filonoo.

Li gastigis en Sparton du ekzilitajn princojn: Agamemno kaj Menelao kiuj fuĝis el Mikeno, kie Tiesto ekprenis la potencon. Post kiam Helena edziniĝis kun Menelaso, li transdonis al li la reĝecon de Sparto.

Laŭ la tragedio "Oresto" de Eŭripido, Tindaro estis ankoraŭ viva kiam Menelaso revenis de la troja milito, kaj li petis mortpunon kontraŭ sia nepo Oresto por la murdo de Klitemnestro; sed laŭ aliaj fontoj, li jam estis mortinta antaŭ la troja milito.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Mitologie, Helena kaj Polukso estas gefiloj de Zeŭso

Eksteraj ligiloj redakti