Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia persono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leda.

En la helena mitologio, Leda (Λήδα) estis filino de la reĝo Testio de

Leda
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Testio
Patrino Deidamia
Gefratoj Alteo (mitologio)
Edzo/Edzino Tindaro
Kunulo Zeŭso
Infanoj KlitemnestroHelena de TrojoPolideŭko • Castor • Timandro • Phoebe • Kastoro kaj Polukso
vdr

Etolio, edzino de Tindaro, reĝo de Sparto, kaj patrino de Helena, Klitemnestro, Kastoro kaj Polukso.

Leda kaj la cigno. Romia kopio de skulptaĵo far de Timoteos de Epidaŭro (4-a jarcento a. K.). (Prado-Muzeo, Madrido)

Mitoj redakti

Pluraj malsamaj mitoj elvokas, kiel ŝi naskis idaron.

Leda kaj la ovo de Nemezo redakti

Laŭ unua mito, Zeŭso amantiĝis kun Nemezo, diino de la venĝo, kiu rifuzis sin al li. Provante eskapi, la diino aliformiĝis al diversaj bestoj, sed ĉiam Zeŭso aliformiĝis al pli rapida besto. Ŝi prenis formon de sovaĝa ansero, sed Zeŭso fariĝinte cigno fine kaptis kaj seksperfortis ŝin.

Sekve al tio, Nemezo naskis ovon, kiun ŝi donis al Leda, (aŭ kiun trovis, laŭ variaj rakontoj, ŝafisto, aŭ la dio Hermeso...kiu donis ĝin al Leda). El la ovo naskiĝis Helena, kiun Leda adoptis kiel sia filino.

Leda kaj la cigno redakti

Laŭ alia versio mito, Zeŭso amantiĝis de ŝi. Ĉar ŝi ne volis cedi al li, la dio petis helpos de Afrodito. Ŝi prenis la formon de aglo kaj li aliformiĝis al cigno.

Iam, kiam Leda banis sin en rivero Eŭrotas, la aglo Afrodito ŝajnigis ataki la cignon Zeuson. Leda, kredente savi minacitan birdon, prenis Zeuson en siaj brakoj kaj dorlotis lin kontraŭ si; kaj la dio profitis por amori kun ŝi.

De tiu unuiĝo, Leda naskis ovon, el kiu eliris Helena kaj Polukso. Sed, ĉar, ŝi estis amorinta kun sia legitima edzo Tindaro, ŝi demetis alian ovon de kiu eliris Klitemnestro kaj Kastoro. Tio faris ke Polukso estis senmorta, kaj Kastoro mortonta.

Leda en la arto redakti

La dua versio de la mito multe pli konatiĝis, ĉar ĝi fariĝis preteksto de amaso da bild-verkoj: skulptaĵoj, mozaikoj, pentradoj (foje erotikaj) montrantaj Ledan, jen perfortite, jen konsentante, amorantan kun cigno.

Leda plej freŝe inspiris al Salvador Dalí lian Leda Atomica.

Leda, en la antikvaj bildaro
Leda, en la renesanca kaj moderna artoj

Eksteraj ligiloj redakti