Etolio-Akarnanio

(Alidirektita el Etolio)

Etolio-Akarnanio (greke Νομός Αιτωλοακαρνανίας- Nomos Aitoloakarninias) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 5.461 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 224.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Mesolongi. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Grekio.

situo de Etolio-Akarnanio en Grekio

Agrinio estas la plej granda urbo de la regiona unuo kaj ties plej granda municipo, kun 106,053 loĝantoj.


Eksteraj ligilojRedakti