Plisteno - (helene ' Πλεισθένης , latine Pleisthenes) estis en la helena mitologio filo de la mikena reĝo Atreo, Pelopsa filo.

Plisteno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pelopso
Patrino Hipodamio
vdr

Sian mallongan vivon li travivis en Mikeno. Kiel malgrandan knabon lin de ĉi tie forrabis Atrea frato Tiesto, kiam li fuĝis eksterlanden post nesukcesa provo pri transpreno de la regado. La knabon li poste edukadis al malamo al la propra patro. Kiam Plisteno plenkreskis, oni sendis lin en Mikenon murdi sian patron.Sed Atreo estis rapida kaj la junulon trapikis. Nur poste li eksciis, ke mortigis sian propran filon. Tio elkatenigis plian vicon da murdoj. Atreo mortigis du Tiestajn filojn Plistenon kaj Tantalon kaj prezentis ilin por manĝo dum famaj Tiestaj festenoj. Sed tio ne estis fino, Tiesta filo Egisto murdis Atreon kaj pli malfrue Atrea filo Agamemno murdis Tieston. Kiam estis Agamemno, kiel mikena reĝo kaj supera komandanto de aĥaja armeo en la Troja milito, Egisto tentis loge lian edzinon Klitemnestron. Post reveno el la milito dum glorfesteno Egesto murdigis fripone Agamemnon kaj deklaris sin mem mikena reĝo.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pleisthenés en la ĉeĥa Vikipedio.