Isaako
En la Biblio, laŭ la Geneza libro de la Malnova Testamento, Isaako estas la dua patriarĥo de Izraelo, sola filo de Abraham kaj Sara, patro de Esav kaj Jakob.
Isaako | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Genezo 24 Genezo 25 Genezo 26 Genezo 27 Genezo 28 Genezo 31 Genezo 32 Genezo 35 Genezo 46 Genezo 48 Korano |
Informoj | |
Originala nomo | יצחק |
Eble sama | Isaako en Islamo |
Sekso | vira |
Nacieco | sen valoro |
Religio | sen valoro |
Loĝloko | Gerar |
Okupo | paŝtisto |
Patro | Abrahamo |
Patrino | Sara |
Gefratoj | Iŝmael |
Edzo/Edzino | Rebeka |
Infanoj | Jakobo • Esav |
Kvankam jam pasis la naskomatura aĝo de Sara, Dio promesis al Abraham kaj Sara, ke ili havos filon, kaj baldaŭ naskiĝis Isaako. Poste Dio priprovis obeemon de Abraham kaj ordonis oferi la filon. Abraham faris ĉiun antaŭpreparon por la ofera ceremonio, sed Dio fine malhelpis lin plenumi la agon.
Oni nomas Dion en la Malnova kaj Nova Testamentoj kiel Dion de Abraham, Isaako, kaj Jakob, ĉar Dio promesis kaj ordonis al ili, tiel ke la promeso etendiĝis al ĉiu posteulo.
La historio, en kiu Abraham obeas la ordonon de Dio kaj pretas oferi sian filon Isaakon, aperas en la frua kristana eklezio kiel ekzemplo de fido (Heb. 11:17) kaj obeo (Jak. 2:21).
En la postaj judaj tradicioj, la ofero de Isaako estas citita en preĝoj por indulgo de Dio.