La terebintarboterebinto ( Pistacia terebinthus ) estas specio de pistacio el la Mediteranea regiono, falfolia trunktarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetaj folioj, kiu liveras la veran terebinton ( aŭ terabintinon ). En NPIV difinita kiel "specio de pistacio (Pistacia terebinthus) el la mediteranea regiono falfolia trunkarbusto aŭ arbeto kun nepare plume kunmetitaj folioj, kiu liveras la veran terebintinon"

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terebintarbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Pistacio Pistacia
Specio: P. terebinthus
Pistacia terebinthus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pistacia terebinthus - Muzeo de Tuluzo

La Terebinta pistacio (Pistacia terebinthus), aǔ terebino, estas plantspecio el la familio de la familio de la Anakardiacoj (Anacardiaceae).

Karakterizaĵoj redakti

Terbeninarbo estas somerverda, 2 ĝis 5 m alta arbusto aǔ malgranda arbo. La folioj estas nepare plumaj . La folitigoj estas kalvaj. La raĥido estas sen flugiloj. Ekzistas 3 ĝis 9 folietoj, kiuj longas 2 ĝis 8,5 cm kaj estas ovalaj. Ili havas malgrandan pinton. La floroj estas brunecaj kaj staras en longaj panikoj. La renverse ovoformaj fruktoj longas 5 ĝis 7 mm. Unue ili estas ruĝaj poste brunaj.

La maturiĝo estas de aprilo ĝus julio.

Disdivido redakti

La terbentino kreskas nature en la mediteranea regiono, tie en maldensaj arbaroj kaj en la makiso ĝis la montara ŝtupo. La specio plej ofte kreskas sur kalko.

Uzado redakti

La terebentinplanto estas uzata (apud pli ofte uzataj pingloarboj) por ricevi terebentino (kipra terebentino) .
En kelkaj regionoj de Turkujo la fruktoj de la arbeto estas uzata kiel kafosuregato (Menengiç kahvesi). La preparo de tiu kafo similas al la turka kafo: la pulverigita frukto estas kuirita en lakto anstataǔ akvo.

Sistematiko redakti

Oni distingas du subspeciojn:

  • Ĉe Pistacia terebinthus subsp. palaestina (BOISS.) ENGLER}} (sinonimo: Pistacia palaestina BOISS.) la fina folietoj estas pli malgrandaj ol ĉe Pistacia terebinthus subsp. terebinthus. Ĝi kreskas en Kipro, Turkujo, Siro, libano, Israelo, Jordenio kaj Saǔdarabio.[1]
  • Pistacia terebinthus subsp. terebinthus hejmiĝas en Sudeǔropo, Nordafriko kaj en Turkujo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Terebintarbo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita

Eksteraj ligiloj redakti