Ŝaĥarit
Ŝaĥarit (en hebrea: שַחֲרִית šaḥăriṯ),[1] estas la matena tefillah (preĝo) de judismo, nome unu el la tri ĉiutagaj preĝoj.

Ŝaĥarit, 1930-aj jaroj
Diversaj tradicioj identigas diversajn unuarangajn komponantoj de Ŝaĥarit. Esence ĉiuj interkonsentas, ke "Pesukei dezimra", "Ŝema Izrael" kaj ties benoj, kaj la "Amidah" estas la ĉefaj fakoj. Kelkaj identigas la dekomencajn benojn kaj legadojn, kiel unua, distingita fako. Aliaj diras, ke "Taĥanun" estas aparta fako, same kiel la finaj benesprimoj.[2] En kelkaj tagoj, okazas aldonaj preĝoj kaj servoj aldonitaj al Ŝaĥarit, inklude Musaf kaj legadon de Toraho.
NotojRedakti
- ↑ Shachrith (en hebrea: שַׁחרִית) – kun שוא נח – en Jemena hebrea prononco.
- ↑ "What is Shacharit?". Askmoses.com. Alirita la 29an de Novembro 2020.