Jemena hebrea prononco

La jemena hebrea (hebree: Ivrit Temanit) estas la prononca sistemo por la hebrea tradicie uzata de la jemenaj judoj. Jemenaj judoj alportis sian lingvon al Israelo per enmigrado. Ilia unua organizita enmigrado al la regiono komencis en 1882.

Jemenaj judaj plejaĝuloj parkerigas lecionojn (1906–1918).

La jemena hebrea estis multe studata de lingvaj sciencistoj, multaj el kiuj opinias, ke ĝi retenas malnovajn fonetikajn kaj gramatikajn kvalitojn aliloke perditajn.[1] Jemenaj parolantoj de la hebrea ricevis konsiderindan laŭdadon de lingvaj puristoj pro sia uzo de gramatikaj kvalitoj de la klasika hebrea. La tunizia rabeno kaj erudiciulo Meir Mazuz iam diris pri jemenanoj, ke ili estas bonaj gramatikistoj.[2]

Historio redakti

La jemena hebrea eble estis derivita de, aŭ influita de, la hebrea de la gaon-epokaj babilonaj judoj: la plej malnovaj jemenaj manuskriptoj uzas la babilonan sistemon de vokalaj simboloj, kiujn oni kredas antaŭdati la tiberiadan vokalan sistemon.[3] Tiom malfrudate kiom 937 k.e., Qirqisāni skribis: “La bibliaj legoj, kiuj estas vaste disvastiĝintaj en Jemeno, estas en la babilona tradicio."[4] Ja laŭ multaj respektoj, kiel la asimilo de paṯaḥ kaj səġūl, la nuna jemena prononco konformas al la babilona sistemo pli bone ol la tiberiada (kvankam la babilona tradicio ne reflektas la proksimiĝon inter holam kaj sere en kelkaj jemenaj dialektoj). Tio okazas pro tio, ke en la babilona tradicio vokaliza ne ekzistas klara simbolo por səġūl.[5] Malgraŭ asertoj de kelkaj erudiciuloj, tio ne implicas, ke la prononcoj inter la du komunumoj estis identaj, same kiel la prononcoj de sefardoj kaj aŝkenazoj ne estas samaj, kvankam ili ambaŭ uzas la tiberiadajn simbolojn.

 
Sekcio de jemena preĝlibro, kun babilonia superlinia interpunkcio (Pirke Avot)

La ĉi-suba tabelo montras la sep vokalajn paradigmojn de la babilona sistemo, kiuj estas spegulataj hodiaŭ de la jemena hebrea prononco, kvankam ili nun uzas la tiberiadajn simbolojn. Ekzemple, al la babilona sistemo mankas aparta simbolo por la tiberiadaj vokaloj segol kaj petaĥ, kaj inter jemenaj judoj tiuj vokaloj havas la saman prononcon.[6]

Vokaloj kun ב              
Tiberiada
ekvivalento
Qamaṣ Paṯaḥ, səġūl Ṣerê Šĕwā naʻ Ḥōlam Ḥiraq Šūraq, qubbūṣ
Tiberiada
nikkud
בָ בַ, בֶ בֵ בְ בֹ בִ בֻ, בוּ
Valoro [ɔ] [æ] [e] [æ] [ø] [i] [u]

Konsonantoj redakti

La ĉi-suba tabelo montras la fonetikajn valorojn de la hebreaj literoj laŭ la jemena tradicio de hebrea prononco.

Litero א ב ג ד ה ו ז ח ט י כ/ך ל מ/ם נ/ן ס ע פ/ף צ/ץ ק ר ש ת
Valoro [ʔ] [b]
[v]
[]
[ɣ]
[d]
[ð]
[h] [w] [z] [ħ] [] [j] [k]
[x]
[l] [m] [n] [s] [ʕ] [p]
[f]
[] [g] [r] [ʃ]
[s]
[t]
[θ]

Atentindas la plena reteno de begadkefat, sona ŝanĝo el la tempo, kiam la hebrea influiĝis de la aramea. En la moderna hebrea nur restas kelkaj el tiuj ŝanĝoj: bet /b/ ŝanĝiĝas al vet /v/, kaf /k/ al ĥaf /x/, kaj pe /p/ al fe /f/, kiam ili ne estas markitaj per dageŝ, kiu antaŭe markis longajn konsonantojn. En la jemena tiaj ŝanĝoj okazas ankaŭ ĉe la literoj gimel, tav, kaj dalet, kiel en la malfrua klasika hebrea.

Referencoj redakti

  1. Judaeo-Yemenite Studies - Proceedings of the Second International Congress, Ephraim Isaac & Yosef Tobi (ed.), Introduction, Princeton University 1999, p. 15
  2. Responsa Yitzhak Yeranen, parto iv, Bnei Barak 1991, pĝ. 80
  3. The Targum of Isaiah – kun superlinia interpunkcio (red. J.F. Stenning), Oxford 1949, Enkonduko (pp. ix–x)
  4. Shivtiel Book – Studies in the Hebrew Language and in the Linguistic Traditions of the Jewish Communities (red. Isaac Gluska & Tsemaḥ Kessar), Tel-Avivo 1992, p. 239 (en artikolo de Jehuda Racabi, kiu citas Kitāb al-Ānwār, red. Leon Nemoy (eldono 30), Novjorko 1939, p. 135).
  5. Siddur Tefillat Kol Pe, vol. 1 (antaŭparolo verkita de Ŝalom Jichak Halevi), Jerusalemo 1960, p. 11 (Hebrea)
  6. Ŝelomo Morag, Ha-Ivrit ŝe-be-fi Jehude Teman (la hebrea kiel elparolata de jemenaj judoj), Akademio de la Hebrea Lingvo: Jerusalemo 1963, pp. 92-99; 119-120 (Hebrea)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yemenite Hebrew en la angla Vikipedio.