La voĉa bilabiala plozivo estas konsonanta sono uzata en kelkaj parolaj lingvoj. La simbolo en la Internacia Fonetika Alfabeto, kiu reprezentas ĉi tiun sonon, estas ⟨b⟩, kaj la ekvivalenta X-SAMPA simbolo estas b
. Esperanto havas voĉan bilabialan plozivon kaj ĝi estas reprezentita de la litero “b” (ekzemple “b” en besto) en la ortografio. Multaj barataj lingvoj, ekzemple la hindustana, distingas inter aspiracia /bʱ/ kaj senaspiracia /b/.
- Ĝia maniero de artikulacio estas ploziva, kio signifas, ke dum ĝia produktado la aerfluo tra la buŝo estas komplete obstruata.
- Ĝia loko de artikulacio estas bilabiala, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per ambaŭ lipoj.
- Ĝi estas voĉa, kio signifas, ke la voĉaj kordoj vibras dum la artikulacio.
- Ĝi estas buŝa, kio signifas, ke la aerfluo nur povas forkuri tra la buŝo.
- Ĉar la sono ne estas produktita per aerfluo sur la lango, ne estas la dikotomio de la centra kaj la flanka.
- La aerflua meĥanismo estas pulma, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per aero fluanta eksteren el la pulmoj, kiel multaj aliaj sonoj.
IFA |
Priskribo
|
b |
normala b
|
bʷ |
labialigita
|
b̜ʷ |
duon-labialigita
|
b̹ʷ |
forte labialigita
|
bʲ |
palataligita
|
bʱ |
aspiracia voĉa
|