Ortografio de Esperanto

Ortografio de la lingvo Esperanto

La alfabeto de Esperanto konsistas el dudek ok literoj:

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

La literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ estas specialaj esperantaj signoj. En Esperanto la akcento sur la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ estas kutime nomata ĉapeleto, kaj tiu sur la litero ŭ estas nomata hoko.

Prononco redakti

Ĉiu litero prononciĝas kiel la samforma IPA-simbolo, krom c [ʦ]. En la suba tabelo estas la prononco de la specialaj esperantaj literoj:

Lit. IPA
ĉ ʧ
ĝ ʤ
ĥ χ
ĵ
ŝ ʃ
ŭ w

Ne ekzistas silentaj literoj, ĉiu litero ĉiam havas la saman prononcon en ajna kunteksto kaj la vortakcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo. La literoj e, o povas esti prononcataj vastaj aŭ malvastaj, sed estas rekomendate prononci ilin mezvastaj.