Beta Israel

(Alidirektita el Falaŝoj)

La komunumo nomata Beta Israel, kio en la hebrea havas la signifon "domo de Israelo" aŭ "komunumo de Israelo", estas la tradicia juda komunumo de Etiopio. Temas verŝajne pri la sola antikva komunumo de nigraj judoj en la mondo.

Beta Israel
tribo
judoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
amhara lingvohebrea lingvotigraja lingvo
Religio
judismo
vdr
vilaĝo Balankab de Beta-Israel-anoj. H. A. Stern, Wanderings Among the Falashas in Abyssinia, Londono 1862

La etiopiaj judoj ofte estas nomataj de aliaj etiopianoj falaŝa, kio signifas "eksterlandano" en la amhara lingvo. Tamen, la etiopiaj judoj mem konsideras tiun nomon ofenda.

Laŭ la legendo, ili devenas de la reĝino de Ŝeba, kaj de Salomono. La etiopiaj judoj certe vivas en Etiopio de tre longa tempo, ĉar ili tradicie ne konas Talmudon kaj ne konas la judajn festojn en kiuj oni rememoras la detruon de la unua kaj dua temploj en Jerusalemo, do Beta Israel apartiĝis de aliaj judoj antaŭ tiuj okazaĵoj kaj la verkado de Talmudo.

Mapo de migradoj de Beta-Israel-anoj
Beta-Israel-anoj farantaj la tradician flanpanon inĝera
Infano de Beta Israel atendanta por fari alija al Israelo. Etiopio, la 17-an de julio 2005.

Elmigrado al Israelo redakti

En 1984-1985 dum la operaco «Moseo», Israelo alveturigis kelkajn milojn da etiopiaj judoj. Poste etiopia registaro bremsis elmigradon, strebante interligi tiun kun liverado de israelaj armiloj. Usono kaj Israelo ĉiam okazigis premadon al ĝi por liberigi elmigradon.

En aprilo 1990, kiam la etiopia armeo spertis gravajn malvenkojn, la usona prezidento George H. W. Bush sendis al la lando delegacion sub gvido de la eksa senatano de Minesoto Rudi Boshvic por intertrakti pri elveturigo de 16-18 miloj da etiopaj judoj. La 27-28an de aprilo okazis renkontiĝo kun etiopiaj aŭtoritatoj, kaj usonanoj faris ĉion eblan por admoni la prezidenton Mengistu Haile Mariam forlasi la landon. Matene la 21-an de majo li eksiĝis kaj fuĝis al Zimbabvo.

Tuj poste prezidento George H. W. Bush petis la portempan prezidenton Tesfaje Gebre Kidan permesi elveturadon de la etiopiaj judoj. La 24-an kaj 25-an de majo ene de 35 horoj per aviadiloj el Adis-Abebo estis transportitaj al Israelo 14 mil judojn — tio nomiĝis la operaco «Salomono». Nur la 28-an de majo, post respektiva alvoko de Usono, trupoj de la Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo eniris kaj rapide okupis sieĝitan de ili Adis-Abebon.[1]

Tiel preskaŭ ĉiuj etiopiaj judoj, kiuj suferis pro persekutado kaj politika subpremo, estis transportitaj de Etiopio al Israelo de la israela registaro, kaj ili ankoraŭ vivas tie.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Evgenjev M. S blagoslovenija Vaŝingtona // Azija i Afrika segodnja. 1992. N 12. p. 16-18. esperante (Je la beno de Vaŝingtono // Azio kaj Afriko hodiaŭ).