Amhara lingvo

semida lingvo parolata en Etiopio

La amhara (አማርኛ Amarəñña [amarɨɲːa]) estas post la araba la plej granda ŝemida lingvo en la mondo, kiu estas parolata de ĉirkaŭ 22 milionoj da personoj. Ĝi estas la oficiala lingvo de Etiopio, dum la oroma lingvo estas la plej vaste parolata lingvo. Ankaŭ en Eritreo kaj Israelo estas amhara-parolantaj minoritatoj. La amhara estas parolata de la amharoj kaj havas propran alfabeton per kiu oni skribas la nomon de la lingvo kiel አማርኛ. La amhara estas proksime rilata al tigraja lingvo kaj la tigra lingvo, ĉiuj tri disvolvitaj el la praa geeza lingvo.

Amhara lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Etiopa ŝemida lingvaroŜemida lingvaro
Parolantoj 21 900 000
Skribo etiopa skribo
Lingvistika klasifiko

Afrikaziaj
Ŝemidaj
Sudaj ŝemidaj
Etiopiaj ŝemidaj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 am
  ISO 639-2 amh
  ISO 639-3 amh
  Glottolog amha1245
Angla nomo Amharic
Franca nomo amharique
vdr
Amhara lingvujo en Etiopio, unu el la naŭ etnaj regionoj

La amhara estas la laborlingvo de la federacia registaro de Etiopio, parolata plejparte de la loĝantoj de urboj en Oromio, kaj multe malpli en kamparaj regionoj, kie regas oroma lingvo[1].

La amhara estas ankaŭ parolata en Egiptio, Israelo, Svedio kaj Eritreo.

Amhara alfabeto redakti

 
Mapo kun kelkaj afrikaj lingvoj interalie la amhara.
 
Amhara skribo sur etiopia aviadilo: የኢትዮጵያ vi-Ītyōṗṗyā
Tabel van Amhariese lettergrepe[2][3] Tabelo de amharaj silaboj
[ə] u i a e [ɨ] o
p
t
k
x
b
d
g
p’
t’
tʃ’
k’
ʔ
s’
f
s
ʃ
h
z
ʒ
m
n
ɲ
w
l
j
r

Vidu ankaŭ redakti

Geeza lingvo

Oroma lingvo

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri la Amhara lingvo en la vikio de UEA esperante

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estaa parta traduko de la samtema artikolo en la afrikansa vikipedio je la 9-a de oktobro 2019.

Referencoj redakti

  1. (es) Propuesta de cambio administrativo en Iglesia ortodoxa etíope aviva tensiones étnicas y religiosas, Global Voices, la 27-an de septembro 2019, alirite la 9-an de oktobro 2019.
  2. angle (1996) “Ethiopic Writing”, The World's Writing Systems. Oxford University Press, Inc. ISBN 978-0-19-507993-7.
  3. angle Principles and Specification for Mnemonic Ethiopic Keyboards. Alirita 25 Maart 2016.