Alija (עלייה) estas hebrea vorto kiu signifas "supreniro". La vorto estas uzata por indiki judan migradon al la lando Israelo. Judo kiu migris al Israelo estas nomata oleh (vira formo) aŭ olah (virina formo). La pluralo estas olim. Juda elmigrado de Israelo estas nomata jerida, kiu signifas "malsupreniro".

Alija estas grava koncepto en la juda religio. Laŭ la juda religio, post la reveno de la Maŝiaĥ (do Mesio), ĉiuj judoj de la mondo reiros al la Lando Israelo, kie naskiĝis ilia religio kaj identeco. De la dek-tria ĝis la dek-naŭa jarcentoj estis kazoj de judoj kiuj migris al la Lando Israelo, individue aŭ grupe, pro religia fervoro. Tamen, amasa migrado de judoj al ilia "promesita lando" nur komenciĝis komence de la dudeka jarcento, pro la cionisma movado kies celo estis krei judan ŝtaton en la Lando Israelo, ankaŭ konata kiel Palestino.

Post la kreado de la ŝtato Israelo en 1948, oni kreis leĝon en Israelo nomata "Leĝo de Reveno", laŭ kiu ĉiuj judoj en la mondo rajtas migri al Israelo.

Vidu ankaŭ redakti