Tesfaje Gebre Kidan

etiopia generalo

Tesfaje Gebre Kidan Geletu (naskiĝis ĉ. 1935, mortis la 2-an de junio 2004) estis generalo de Etiopio kiu estis la ŝtata prezidanto de Etiopio dum unu semajno fine de majo 1991. Lin en tiu pozicio antaŭis Mengistu Haile Mariam kaj sekvis Meles Zenavi.

Tesfaje Gebre Kidan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1937 (1937-01-01)
en Ŝevao
Morto 2-an de junio 2004 (2004-06-02) (67-jaraĝa)
en Adisabebo
Mortis pro neintenca mortigo vd
Ŝtataneco Etiopio vd
Partio Laborista Partio de Etiopio vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elmigrado de etiopiaj judoj al Israelo redakti

En 1984-1985 dum la operaco «Moseo», Israelo alveturigis kelkmil da etiopaj judoj. Poste etiopa registaro bremsis elmigradon, strebante interligi tiun kun liverado de israelaj armiloj. Usono kaj Israelo ĉiam okazigis subpremadon al ĝi por liberigi elmigradon.

En aprilo 1990, kiam la etiopa armeo spertis gravajn malvenkojn, la usona prezidanto George H. W. Bush sendis al la lando delegacion sub estro de la eksa senatano de la ŝtato Minesoto Rudi Boshvic por intertrakti pri elveturigo de 16-18 miloj da etiopaj judoj. La 27-28 aprilo okazis renkontiĝo kun etiopaj aŭtoritatoj kaj usonanoj faris ĉion eblan por admoni la prezidanton Mengistu Haile Mariam forlasi la landon. Matene la 21-an de majo li eksiĝis kaj fuĝis al Zimbabvo.

Tuj poste la prezidanto George H. W. Bush petis la portempan prezidanton Tesfaje Gebre Kidan permesi elveturigon de la etiopaj judoj. La 24-an kaj 25-an de majo ene de 35 horoj per aviadiloj el Adis-Abebo estis transportitaj al Israelo 14 mil da judoj — tio nomiĝis la operaco «Moseo». Nur la 28-an de majo, post respektiva alvoko de Usono, trupoj de la Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo eniris kaj rapide okupis sieĝitan de ili Adis-Abebon.[1]

Tiel preskaŭ ĉiuj etiopiaj judoj, kiuj suferis pro la persekutado kaj politika subpremo, estis portitaj de Etiopio al Israelo de la israela registaro, kaj ili ankoraŭ vivas tie.

Referencoj redakti

  1. Evgenjev M. S blagoslovenija Vaŝingtona // Azija i Afrika segodnja. 1992. N 12. p. 16-18. esperante (Je la beno de Vaŝingtono // Azio kaj Afriko hodiaŭ).