Kipao (hebree כִּפָּה, KipaKipah, plurale Kipot, jide יאַרמלקע, jarmulke aŭ קאפל, Kapel) estas tradicia ĉapo, kiun viraj judoj kutimas porti aparte dum la plenumo de religiaj ritoj.

kipao
kipao kaj la tradicia juda sepbraka kandelingo "Menora"

Temas pri malgranda cirkla peco de ŝtofo aŭ foje ledo, kiu povas esti riĉe ornamita kaj kovras la malantaŭan parton de la kapo. Ofte kipaoj estas fiksitaj al la hararo per metala fiksigilo. Portado de la kipao estas kutima dum ĉiu speco de preĝoj, sed ankaŭ krome dum ĉiaspecaj vizitoj de judaj religiaj lokoj kiel sinagogojjudaj tombejoj. Multaj ortodoksaj judoj ankaŭ portas kipaon dum la ĉiutaga vivo, tamen ne dum dormado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti