Bar kaj Bat Micva

juda adoleskiĝa rito
(Alidirektita el Bar-micvo)

Bar Micva (hebree בַּר מִצְוָה) estas juda adoleskiĝa rito por knaboj. Bat Micva (hebree בַּת מִצְוָה, aŝkenaza elparolo bas micvabas micve) estas analoga juda adoleskiĝa rito por knabinoj. La pluralo estas B'nai Micva por knaboj, kaj B'not Micva (aŝkenaza elparolo B'nos micva) por knabinoj.

ceremonio de Bar Micva de 13-jara juda knabo, kun torao
ceremonio de Bar Micva de 13-jara juda knabino

Laŭ la juda juro nomata Halaĥo, kiam juda knabo havas 13 jarojn, li respondecas pri siaj agoj kaj fariĝas Bar Micva. Knabino iĝas Bat Micva en la aĝo de 12 jaroj laŭ ortodoksa judismo kaj konservema judismo, kaj en la aĝo de 13 laŭ reformisma judismo.[1] Antaŭ ol la infano atingas la adoleskiĝan aĝon, gepatroj tenas la respondecon pri la faroj de sia infano. Post ĉi tiu aĝo, la knaboj kaj knabinoj havas sian propran respondecon pri juda rita leĝo, tradicio kaj etiko, kaj kapablas partopreni ĉiujn areojn de la juda komunuma vivo. Tradicie, la patro de la adoleskiĝa juna judo dankas Dion, ke li ne plu estas punita pro la pekoj de la infano. Aldone al esti konsiderata respondeca pri siaj agoj el religia perspektivo, tia juna judo povas kalkuliĝi al ortodoksa preĝa kvorumo, nomata minjano (hebree מניין \ מִנְיָן) kaj povas gvidi preĝon kaj aliajn religiajn diservojn en la familio kaj la komunumo.

Referencoj redakti

  1. "originoj de Bar kaj Bat Micva", angle en la retejo ReformJudaism.org, vidita la 1-an de septembro 2019