Zimran (en hebrea זִמְרָן Zimrān "vitkultivisto; celebrata; kanto;"; greke Ζεμραμ, Ζεμβραν,[1] arabe زمران), konata ankaŭ kiel Zambran.[2] estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah.[3][4] Zimran havis kvin fratojn, Jokŝan, Medan, Midjan, Iŝbak, kaj Ŝuaĥ.[5]

Zimran
Biblia persono
homa biblia persono
Verko 1-a libro de la Kroniko
Genezo 25
Informoj
Sekso vira
Patro Abrahamo
Patrino Ketura
vdr

Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.[6][7][8] Pro tio Zimran estis ankaŭ provizore identigita de kelkaj kun la Arabia urbo Zabran, inter Mekko kaj Medino[9] (tio estas, Ĝido[10]).

Laŭ la Libro de Jaŝar, la filoj de Zimran estis Abihen, Molich kaj Narim.

Profesoro Jan Retso kaj William Hazlitt sugestis, ke la posteuloj de Zimran estas la sama popolo kiel tiu konata kiel "Banizomenoj" kiuj estas menciitaj en la registroj de la greka historiisto Diodoro Sicila.[11][12]

Referencoj redakti

  1. https://biblehub.com/hebrew/2175.htm
  2. Jozefo Flavio, Antikvaĵoj, 1.15.1
  3. Genezo 25:2-6
  4. Kronikoj 1:32
  5. Genezo 25:1-6
  6. Genezo 1:27,28
  7. Genezo 9:1
  8. Jozefo Flavio, Antikvaĵoj, 1.4.1-3
  9. Seventh-day Adventist Bible Commentary, Volume 1, Review and Herald Publishing Association (Washington, D.C., USA), 1953, p.367
  10. The Edinburgh review: or critical journal, Volume 50, Sydney Smith, Lord Francis Jeffrey Jeffrey, Macvey Napier, Henry Reeve, Sir George Cornewall Lewis, William Empson, Arthur Ralph Douglas Elliot (Hon.) kaj Harold Cox, A. Constable, 1830, p. 165
  11. Arabs in Antiquity: Their History from the Assyrians to the Umayyads, P. 298
  12. The Classical Gazetteer de William Hazlitt (1851), P. 67

Eksteraj ligiloj redakti