Mendelssohn (familio)

familio

Familio Mendelssohn estas germanjuda familio de kleruloj, bankistoj kaj artistoj, kiuj devenas de la filozofo Moses Mendelssohn. La nomo Mendelssohn estas patronomo, kiu devenas de la persona nomo de la patro de Moses Mendels-sohn (= filo de Mendel). Trans generacioj la idoj de la du gefratoj Joseph Mendelssohn kaj Abraham Mendelssohn Bartholdy estis ligitaj per la komuna estrado de la Banko Mendelssohn. La familiokonscio esprimiĝas krome en multaj interparencaj geedziĝoj kaj la jam en 1879 eldonita familia kroniko de Sebastian Hensel, pranepo de Moses Mendelssohn.

Kvar el ses gefiloj de Moses Mendelssohns pro diversaj kialoj konvertiĝis al kristanismo, aliaj idoj sekvis en postaj generacioj. Pro ĉi tiu konvertiĝo la Mendelssohn-idoj dum la nazia epoko parte ne plu estis klasifikitaj kiel judoj, kio ilin ja savis de la neniigo, sed ne de persekuto kaj diskriminado. La rilatoj de la kristanaj familianoj al judismo estis malsamaj: Dum kiam Felix Mendelssohn Bartholdy senĝene partoprenis ŝabatfestojn ĉe judaj amikoj, lia patro Abraham nomas la religiajn ritojn de la judismo, malpli ol sep jarojn post lia bapto, „degeneritaj kaj kontraŭcelaj“. La fratino de Abraham Dorothea finfine, konvertiĝinta unue al protestantismo, poste pro konvinkiĝo al katolikismo, zorgas pri la anima sano de siaj protestantaj kaj judaj parencoj. Similan sintenon poste havos la evangela eklezimuzikisto Arnold Mendelssohn, kiu deziras la ĝeneralan baptadon de ĉiuj judoj kaj plenan asimiladon.

Plejparte pro la strebado al asimilado de la plimultaj familianoj tiuj ankaŭ plurfoje ŝanĝis la familian nomon: Ekz.Abraham alprenis por si kaj sia familio post la bapto en 1822 la kroman familian nomon „Bartholdy“, kiun ankaŭ lia bofrato Jakob Ludwig Salomon, rilate al bieneto ligita kun la familio, alprenintis kun sia kristaniĝo, kaj li reagis rifuze, kiam lia filo Felix laŭ lia opinio flankenmetis ĉi tiun duan nomon favore la ege pli brilegan nomon Mendelssohn. Iomete ŝanĝita estis la nomo ankaŭ per la nobeligo de tri familiaj branĉoj, tiu de la Mendelssohn, tiu de Mendelssohn-Bartholdy kaj tiu de Mendelssohn Bartholdy (sen ligostreketo). Kiam la bankisto Otto von Mendelssohn Bartholdy nobeliĝis, tio ekigis la konteston de lia kuzo, la politiksciencisto Albrecht Mendelssohn Bartholdy, kiu opinias judan familian nomon, precipe la honorenda „Mendelssohn“, neakordigebla kun nobelpredikato.

Ne ĉiu, kiu portas la familian nomon „Mendelssohn“ aŭ ties variantojn, rilatas al la ĉiloke traktata familio: Ĉar Moses Mendelssohn pro sia rolo en la juda klerismo estis kaj estas ege fama, diversaj judoj volonte alprenis la nomon.

Genealogia listo redakti

 
Tomboj de Marie (1855–1906) kaj Ernst von Mendelssohn-Bartholdy (1846–1909) en Bernau-Börnicke
 
Tombo de Paul von Mendelssohn-Bartholdy (1875–1935) en Bernau-Börnicke
  1. Mendel Heymann (1683–1766), komunuma skribisto en Dessau
    1. Moses Mendelssohn (1729–1786), germana filozofo; edzino: Fromet Gugenheim (1737–1812)
      1. Dorothea Schlegel (fakte Brendel Mendelssohn) (1763–1839), verkistino; 1-a edzo: Simon Veit (1754–1819), bankisto; 2-a edzo: Friedrich Schlegel (1772–1829), filozofo
        1. Johannes Veit (1790–1854), pentristo
        2. Philipp Veit (1793–1877), pentristo
      2. Recha Mendelssohn (1767–1831)
      3. Joseph Mendelssohn (1770–1848), bankisto
        1. Benjamin (Georg) Mendelssohn (1794–1874), geografiisto
        2. Alexander Mendelssohn (1798–1871), bankisto
          1. Marie Warschauer, nask. Mendelssohn (1822–1891); edzo: Robert Warschauer (1816–1884), bankisto
            1. Anna Passini, nask. Warschauer (1841–1866); edzo: Ludwig Passini (1832–1903), pentristo
          2. Margarete Oppenheim, nask. Mendelssohn (1823–1890); edzo: Otto Georg Oppenheim (1817–1909), juristo
            1. Hugo Oppenheim (1847–1921), bankisto; edzino: Anna Oppenheim, nask. Oppenheim (1849–1931)
              1. Else Block (1873–1945); edzo: Josef Block (1863–1943), pentristo
                1. Anna Luise Jones, nask. Block (1896–1982), publicistino; 2-a edzo: Heinrich Hauser (1901–1955), verkisto; 3-a edzo: Alfred Winslow Jones (1900–1989), financpublicisto
          3. Franz von Mendelssohn (1829–1889), bankisto
            1. Robert von Mendelssohn (1857–1917), bankisto
              1. Eleonora von Mendelssohn (1900–1951), aktorino
              2. Francesco von Mendelssohn (1901–1972), violonĉelisto, teatroreĝisoro
            2. Franz von Mendelssohn (1865–1935), bankisto
              1. Lilli Bohnke nask. von Mendelssohn (1897–1928), violonistino
                1. Robert-Alexander Bohnke (1927–2004), pianisto
              2. Robert von Mendelssohn (1902–1996), bankisto
          4. Clara Westphal, nask. Mendelssohn (1840–1927); edzo: Carl Westphal (1833–1890), psikiatro
            1. Alexander Carl Otto Westphal (1863–1941), neŭrologiisto
            2. Anna Sonnenburg, nask. Westphal (1864–1943); edzo: Eduard Sonnenburg (1848–1915), kuracisto
            3. Marie von Mendelssohn, nask. Westphal (1867–1957); edzo: Franz von Mendelssohn (1865–1935), bankisto
      4. Henriette (Maria) Mendelssohn (1775–1831)
      5. Abraham Mendelssohn Bartholdy (1776–1835), bankisto
        1. Fanny Hensel, nask. Mendelssohn (1805–1847), komponistino; edzo: Wilhelm Hensel (1794–1861), pentristo
          1. Sebastian Hensel (1830–1898), bienulo kaj entreprenisto
            1. Cécile Leo, nask. Hensel (1858–1928), artmetiistino; edzo: Friedrich Leo (1851–1914), antikfilologiisto
            2. Paul Hensel (1860–1930), filozofo
            3. Kurt Hensel (1861–1941), matematikisto
              1. Albert Hensel (1895–1933), juristo
              2. Charlotte Bergengruen, nask. Hensel (1896–1990); edzo: Werner Bergengruen (1892–1964), verkisto
        2. Felix Mendelssohn Bartholdy (1809–1847), komponisto; edzino: Cécile Charlotte Sophie Mendelssohn Bartholdy (1817−1853)
          1. Karl Mendelssohn Bartholdy (1838–1897), historiisto
            1. Cécile von Mendelssohn Bartholdy, geb. Mendelssohn Bartholdy (1870–1943); edzo: Otto von Mendelssohn Bartholdy (1868–1949), bankisto
            2. Albrecht Mendelssohn Bartholdy (1874–1936), juristo
          2. Marie Mendelssohn Bartholdy (1839–1897)
          3. Paul Mendelssohn Bartholdy (1841–1880), kemiisto.
            1. Otto von Mendelssohn Bartholdy (1868–1949), bankisto; edzino: Cécile Mendelssohn Bartholdy (1870–1943) - vd. supren
            2. Paul Mendelssohn Bartholdy (1879–1956), kemiisto
          4. Felix Mendelssohn Bartholdy (1843–1850)
          5. Elisabeth Wach, nom. Lili, nask. Mendelssohn-Bartholdy (1845–1910); edzo: Adolf Wach
            1. Felix Wach (1871–1943), ŝtatoficisto
              1. Joachim Wach (1898–1955), religisciencisto kaj sociologo
            2. Dorothea Mendelssohn Bartholdy, nask. Wach (1875–1949); edzo: Albrecht Mendelssohn Bartholdy
        3. Rebecka Dirichlet (1811–1885); edzo: Peter Gustav Lejeune Dirichlet, matematikisto
        4. Paul Mendelssohn-Bartholdy (1812–1874), bankisto
          1. Ernst von Mendelssohn-Bartholdy (1846–1909), bankisto; edzino: Marie von Mendelssohn-Bartholdy, nask. Warschauer (1855–1906), nepino de Alexander Mendelssohn
            1. Marie Busch (1881–1970); edzo: Felix Busch (1871–1938), ŝatoficisto
              1. Dorothea Schoeps (1915–1996); edzo: Hans-Joachim Schoeps (1909–1980), religiofilozofo
                1. Julius H. Schoeps (* 1942), historiisto
            2. Paul von Mendelssohn-Bartholdy (1875–1935), bankisto
      6. Nathan Mendelssohn (1781–1852), muzikinstrumenta konstruisto
        1. Arnold Mendelssohn (1817–1854), kuracisto
        2. Ottilie Mendelssohn (1819–1848); edzo: Ernst Eduard Kummer, matematiksto
        3. Wilhelm Mendelssohn (1821–1866), maŝinkonstruisto; bankisto: Aimée Cauer
          1. Arnold Mendelssohn (1855–1933), komponisto; edzino: Maria Helene Louise Cauer

Literaturo redakti

  • Mendelssohn-Studien, herausgegeben für die Mendelssohn-Gesellschaft von Cécile Lowenthal-Hensel, Rudolf Elvers, Hans-Günter Klein und Christoph Schulte, Berlin 1972 bis Hannover 2007
  • Hans-Günter Klein: Die Familie Mendelssohn. Stammbaum von Moses Mendelssohn bis zur siebenten Generation, zusammengestellt auf der Grundlage der Erhebungen von Richard Wolff, 2., korrigierte und erweiterte Auflage, Berlin 2007
  • Die Familie Mendelssohn: Stammbaum von Moses Mendelssohn bis zur siebenten Generation, CD-ROM Ausgabe. Stammbaum von Hans-Günter Klein auf der Grundlage der Erhebungen von Richard Wolff, bearbeitet von Roland Schmidt-Hensel, Bettina-Martine Wolter, Christine Baur, herausgegeben von der Staatsbibliothek zu Berlin - Preußischer Kulturbesitz, Berlin 2007
  • Thomas Lackmann: Das Glück der Mendelssohns - Geschichte einer deutschen Familie. 1. Auflage. Aufbau-Verlag, Berlin 2005. ISBN 3-351-02600-5
  • Fanny Hensel: Briefe aus Venedig und Neapel an ihre Familie in Berlin 1839/40, nach den Quellen zum ersten Mal herausgegeben von Hans-Günter Klein, Wiesbaden 2004
  • Fanny Hensel: Briefe aus Rom an ihre Familie in Berlin 1839/40, herausgegeben von Hans-Günter Klein, Wiesbaden 2002
  • Eckart Kleßmann: Die Mendelssohns - Bilder aus einer deutschen Familie, Insel Verlag, Frankfurt am Main 1993, ISBN 3-458-33223-5
  • Die Mendelssohns in Berlin. Eine Familie und ihre Stadt, Ausstellung des Mendelssohn-Archivs der Staatsbibliothek PK 1984, bearbeitet von Rudolf Elvers und Hans-Günter Klein, Berlin 1984 - mit einem Stammbaum der männlichen Linien bis in die siebente Generation
  • Sebastian Hensel: Die Familie Mendelssohn 1729 - 1847. Nach Briefen und Tagebüchern, 15. Auflage Berlin

Eksteraj ligiloj redakti