Werner Bergengruen

Werner Bergengruen (naskiĝis la 16-an de septembro 1892, mortis la 4-an de septembro 1964) estis germana verkisto. Li konsideratas la plej konata verkisto de la germanaj baltoj.

Werner Bergengruen
skiza portreto de 1929
skiza portreto de 1929
Persona informo
Naskonomo Werner Max Oskar Paul Bergengruen
Naskiĝo 16-an de septembro 1892 (1892-09-16)
en Rigo
Morto 4-an de septembro 1964 (1964-09-04) (71-jaraĝa)
en Baden-Baden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Marburg • Gymnasium Philippinum Marburg • Katharineum • Munkena universitato vd
Memorigilo Werner Bergengruen
Familio
Infanoj Alexander Bergengruen • Nino Luise Hackelsberger vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkistoĵurnalisto vd
Aktiva en ZurikoBerlino vd
Verkado
Verkoj A matter of conscience ❦
Q1218067 ❦
Q1273579 ❦
Q1169005 ❦
Q1634661 ❦
Q1578231 ❦
Zwieselchen ❦
Q1213528 ❦
Q1197356 ❦
Q1170528 ❦
Q1216467 ❦
Q1169971 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner Bergengruen naskiĝis en Rigo, kiel dua filo de kuracisto. La familio baldaŭ forlasis la patrujon: La gimnazion Werner Bergengruen ĉeestis en Lubeko, poste li studis teologion kaj arthistorion en Marburg kaj Munkeno. La Unuan Mondmiliton li partoprenis kiel leŭtenanto en la germana armeo. En la jaro 1919 li edziĝis, kaj ekde 1920 li laboris kiel ĵurnalisto. Lia unua romano Das Gesetz des Atum aperis en la jaro 1922: unue en gazeto kaj jaron poste kiel libro. Ekde 1925 Bergengruen estis ĉefredaktoro de la revuo Baltische Blätter kaj ekde 1927 li agis kiel libera verkisto en Berlino.

Lia plej sukcesa romano Der Großtyrann und das Gericht aperis en 1935. Ĝi estas filmigita, dramigita kaj tradukita al 15 lingvoj.

La naziismon li malŝatis. En 1936 li fariĝis katoliko, kaj jaron poste, en 1937 li perdis sian anecon en la verkista asocio Reichsschrifttumskammer.

En la jaro 1942 li transloĝiĝis al Achenkirch en Tirolo kaj en 1946 al Zuriko. Lian tempon en Romo (1948/1949) respegulas liaj memoroj Römisches Erinnerungsbuch.

Ekde 1950 li estis membro de diversaj akademioj, inter multaj premioj li gajnis la Wilhelm-Raabe-Preis (1951) kaj la Schiller-Gedächtnispreis (1958).

Werner Bergengruen mortis en Baden-Baden.

Listo de verkoj redakti

  • Das Gesetz des Atum (romano, 1922 kiel gazeteldono, 1923 libroforme)
  • Der große Alkahest (romano, 1926; noveldonita sub la titolo Der Starost 1938)
  • Der Großtyrann und das Gericht (romano, 1935)
  • Die drei Falken (novelo, 1937)
  • Der Tod von Reval (rakontoj, 1939)
  • Am Himmel wie auf Erden (romano, 1940)
  • Der spanische Rosenstock (novelo, 1941)
  • Römisches Erinnerungsbuch (memoroj, 1949)
  • Die heile Welt (poemoj, 1950)
  • Dichtergehäuse (membiografio, eld. 1966)

En Esperanto aperis redakti

  • Kaŝuba kristnasko-kanto. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj / tradukis Guido Holz. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - paĝoj 108-109

Vidu ankaŭ redakti