Friedrich LEO (naskiĝinta la 10-an de julio 1851 en Resko, mortinta la 15-an de januaro 1914 en Göttingen) estis germana klasika filologo agante profesorece en Kiel (1881–1883), Rostock (1883–1888), Strasburgo (1888–1889) kaj Göttingen (1889–1914). Kiel latinisto li ege meritis pri la drama poeziaro de la romianoj kaj furoris en la tekstkritika eldono de Plaŭto kaj Seneko.

Friedrich Leo
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1851 (1851-07-10)
en Resko
Morto 15-an de januaro 1914 (1914-01-15) (62-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germananederlandafranca
Ŝtataneco GermanioReĝlando Prusio
Alma mater Universitato de GöttingenBonna universitato
Familio
Patro Ludwig Friedrich Leo
Frat(in)o Hans Leo
Infanoj Paul Leo • Ulrich Leo
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • latinisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de kuracisto li studis ekde 1868 ĉe la Universitato de Göttingen kie li membris ĉe la studenta korporacio Burschenschaft Brunsviga. Post soldatado dum la Francia-Prusia Milito 1870/71 li studis ĉe la Bonna universitato klasikan filologion ĉe Franz Bücheler kaj Hermann Usener, kune kun Georg Kaibel, Friedrich von Duhn, Georg Dehio kaj Hans Delbrück. Post doktoriĝo en 1873 li plurfoje vojaĝis en landojn de Mediteraneo kaj habilitiĝis en 1877 en Bonn.

En 1881 li iĝis eksterorda profesoro je Kilo kaj en 1884 orda en Rostock kaj en 1888 en Strasburgo.

En 1889 finfine oni vokis lin al la katedro pri latina lingvo de Göttingen. Ties estradon li plenumis ĝismorte. Lia posteulo iĝis Richard Reitzenstein. Leo rektoris en 1903/04. Ekde 1893 li krome estis orda membro de la Akademio de sciencoj de Göttingen kaj ekde 1897 ties sekretario.

Privataĵoj redakti

En 1883 li nuptis Cécile Hensel (1858–1928), nepino de la komponistino Fanny Hensel kaj de la pentristo Wilhelm Hensel kaj prapranepino de la filozofo Moses Mendelssohn. Cécile estis entuziasma farinto de papertondado kies verkojn eĉ hodiaŭ oni admiras.[1].

La paro havis tri infanojn: Erika, Ulrich (romanistikisto) kaj Paul (teologo).

Graveco redakti

Jam ĉe la komenco de la scienca kariero Leo elfaris perfektajn eldonojn de tragedioj de Seneka kaj de Venantius Fortunatus (ĉi-lastajn por Monumenta Germaniae Historica. Pli malfrue li okupiĝis pli pri Plauto kaj kla frua romia literaturo. Krome li ankaŭ interesiĝis pri biografiaj demandoj de romia antikvo. Kiel Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff, kiu kelke da tempo estis lia kolego en Göttingen, Leo favoris tutampleksam/inkludantan esploron de la Antikvo.

Honoroj redakti

Verkoj redakti

  • Plautinische Forschungen. Weidmann, Berlin 1895; dua eldono 1912 (interrete); represo de Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1966.
  • Die griechisch-römische Biographie nach ihrer literarischen Form. Teubner, Leipzig 1901 (interrete); represo de Olms, Hildesheim, 1990. ISBN 3-487-00986-2
  • Der Saturnische Vers. Weidmann, Berlin 1905.
  • Geschichte der römischen Literatur. Bd. 1. Die archaische Literatur. Weidmann, Berlin 1913 (interrete).
  • Ausgewählte kleine Schriften. Edizioni di Storia e Letteratura, Roma 1960, du volumoj

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti