Árpád Horvát
Ne konfuzu kun Árpád Horváth!
Árpád Horvát | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1820 en Peŝto |
Morto | 26-an de oktobro 1894 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 36/2-3-14 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | István Horvát ![]() |
Edz(in)o | Júlia Szendrey ![]() |
Infano | Árpád Horvát (kuracisto) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto ![]() |
Árpád Horvát, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horvát Árpád estis hungara historiisto, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1884). Lia patro estis István Horvát, lia konata filo estis la samnoma Árpád Horvát (kuracisto).
Árpád Horvát [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1820 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de oktobro 1894 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁrpád Horvát frekventis mezlernejon en Székesfehérvár, poste li ricevis diplomon pri filologio en 1836, pri juro en 1840. Dekomence li estis fama librokolektanto, post sia morto lia biblioteko riĉigis la Tutlandan Bibliotekon Széchényi. Li ekinstruis en 1846 en universitato de Pest. En 1857 li ekhavis postenon en la universitata biblioteko, kie li atingis la rangon direktoro en 1874.
En 1850 li edziĝis al Júlia Szendrey, kiu tiutempe estis granda skandalo, eĉ János Arany verkis poemon, en kiu li nebule menciis la geedziĝon. Baldaŭe Julia naskis 2 filojn kaj 2 filinojn.
Verkaro (elekto)
redakti- Néhány szó a Budapesti Magyar Királyi Egyetemi Könyvtár rendezése és címtározása ügyében (1876)
- Bevezetés a magyar oklevéltanba (1880)
- A budapesti diplomatikai tanszék, a seminariumi oktatás és a felállítandó történelmi intézet (1886)