Rabán János Gerézdi

hungara literaturhistoriisto

Rabán János Gerézdi [jAnoŝ] (ofte pli mallonge Rabán Gerézdi), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerézdi Rabán János estis hungara literaturhistoriisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Scheidt János [ŝejd] ĝis 1935.

Rabán János Gerézdi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1914 (1914-09-26)
en Kaposvár
Morto 8-an de januaro 1968 (1968-01-08) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 17/2-1-333 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1943)
Teologia Altlernejo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
bibliotekisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Scheidt[1] naskiĝis la  26-an de septembro 1914(nun 1914-09-26) en Kaposvár, li mortis la 8-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Rabán János Gerézdi maturiĝis en Veszprém (urbo) en 1933, poste li studis en Teologia Altlernejo (Veszprém). En 1937 li aliĝis al benediktanoj kun nova persona nomo Rabán, poste li studis plu en simila altlernejo en Győrszentmárton ĝis 1940, sed li forlasis la monaĥecon kaj akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. En la sekva jaro li doktoriĝis, samtempe li instruis en gimnazio inter 1942–1945. Li estis bibliotekisto laŭvice en Tutlanda Biblioteko Széchényi kaj Universitata Biblioteko (Budapeŝto) (1945–1954), dum li prelegis en la universitato, sed pro lia eklezia fono li estis neŝatata. Ekde 1956 ĝis sia morto li laboris en la akademia instituto, dum en 1963 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri literaturo de renesanco kaj reformacio. Li estis edziĝinta ekde 1944 ĝis sia sinmortigo.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Szent István zsolozsmájának himnuszai. (traduko el la latina, 1938)
  • Egy magyar humanista: Váradi Péter. (1942)
  • Magyar írók Petőfi Sándorig. (lernolibro, kunaŭtoro, 1946)
  • Janus Pannonius válogatott versei. (kunkompilinto, 1953)
  • Nagyszombati Márton. (1958)
  • A magyar világi líra kezdetei. (monografio, ĉefverko kaj disertaĵo, 1962)
  • A humanista irodalom kialakulása. (1964, 5-a eldono: 1984)
  • Janus Pannoniustól Balassi Bálintig. (studoj, 1968)
  • A magyar humanizmus és a horvátok. (1972)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti