Teologia Altlernejo (Veszprém)

Veszprém

La Teologia Ĉefepiskopa Altlernejo en Veszprém estas katolika edukejo por estontaj pastroj en hungara urbo Veszprém.

Teologia Altlernejo
lernejo • organizaĵokolegio
Situo
lando Hungario
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr
Moderna kampuso de la altlernejo

Historio redakti

Episkopo János Volkra fondis seminarion dediĉitan al Sankta Anna en 1711. La episkopo ne trovis malplenan konstruaĵon, tial la instruado komenciĝis en la piarista lernejo. Inter 1721-1745 ne okazis edukado, la refondon faris episkopo Márton Bíró. En 1952 la ŝtato malpermesis la seminarion, la studentoj povis lerni plu en aliaj seminarioj. Depost la socialismo episkopo József Szendi establis la altlernejon kun 2 fakultatoj. Komence inter 1991-1994 la altlernejo funkciis en kampuso de Universitato de Panonio, poste la ŝtato donacis 2 iamajn komunismajn domegojn. Inter 1993-2001 funkciis ankaŭ fakultato pri religia muziko, ekde 1995 nova fakultato pri sociala laboristo komenciĝis.

Edukado redakti

  • BA-diplomo: pastroj, kaj socialaj laboristoj
  • MA-diplomo: teologia instruisto

La altlernejo havas kampuson ankaŭ en Kaposvár, krome ekzistas ankaŭ korespondanta lernado.

Fontoj redakti