József Szendi
József SZENDI ([jOĵef sendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendi József; naskiĝis la 31-an de oktobro 1921 en Székesfehérvár, mortis la 23-an de julio 2017 en Veszprém) estas hungara pastro, ĉefepiskopo, instruisto.[1]
József Szendi | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
József Szendi en 2005
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1921 en Székesfehérvár | ||||
Morto | 23-an de julio 2017 (95-jaraĝa) en Veszprém | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Veszprém | |||||
Dum | 1983-1993 | ||||
Ĉefepiskopo de Veszprém | |||||
Dum | 1993-1997 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
József Szendi studis teologion en Scienca Universitato Péter Pázmány, li doktoriĝis en 1946. Pli frue en 1944 li pastriĝis. Li komencis sian karieron en kirko en Csákvár en 1945, en la sekva jaro en Pesthidegkút, poste li estis teologia instruisto en sia naskiĝurbo. En 1948 li estis seminariestro, inter 1952–1957 li estis pastro en hospitalo. Depost falo de la Hungara revolucio de 1956 li estis arestita pro falsaj akuzoj. Li liberiĝis post 3 semajnoj. Liaj sekvaj postenoj estis:
- pastro en Csepel (distrikto) 1957-1959
- pastro en Pákozd 1959-1969
- instruisto en Teologia Altlernejo (Esztergom) 1969-1980
- kanoniko en Székesfehérvár (1980)
- titulara episkopo (1982)
- episkopo de Veszprém (1983)
En 1993 diocezo de Veszprém estis levita al ĉefdiocezo, sekve József Szendi iĝis ĉefepiskopo. Li pensiuliĝis en 1997.