Béla BERCELI, laŭ hungarlingve kutima nomordo BERCELI Béla estis hungara oficiro, esperantisto. Lia frato estis Vilmos Bleier.

Béla Berceli
Persona informo
Naskonomo Bleier Béla
Naskiĝo 26-an de marto 1905 (1905-03-26)
en Újpest
Morto 31-an de aŭgusto 1986 (1986-08-31) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Vilmos Bleier
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto
vdr

Béla Berceli [1] naskiĝis la 26-an de marto 1905 en Újpest, li mortis la 31-an de aŭgusto 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Berceli aliĝis al la laborista kaj Esperanta movadoj en 1922, en la sekva jaro li aliĝis ankaŭ al la sindikato kaj socialdemokratoj. Li estis fondinta membro de esparantista klubo de Újpest, poste ties sekretario ĝis 1936. Inter 1936-1939 li laboris en eldonejo de Literatura Mondo. En 1944 li estis trudlaboristo, sed li sukcese rifuĝis. En la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj kaj li havis malaltan postenon, samtempe li estis grava figuro en la esperantista movado, eĉ eldonisto de Literatura Mondo. En 1948 li soldatiĝis kiel leŭtenanto, post 2 jaroj li jam estis kolonelo en la defenda ministerio. En 1956 li pensiuliĝis, tamen li estis fabrikestro ĝis 1969. Inter 1965-1974 li estis ĉefsekretario de Hungara Esperanto-Asocio.

Fontoj redakti